Ĉefministro de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Aŭstralio
emblemo
flago
Anthony Albanese
Anthony Albanese
publika posteno
premiero
Komenco 1-a de januaro 1901 vd
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Parkes
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉefministro de Aŭstralio aŭ en angla Prime Minister of the Commonwealth of Australia estas la ĉefministro de Aŭstralio. Tiu individua posteno estas la plej aĝa Minister of the Crown, la estro de la ministraro kaj de la priparolanto de la Nacia Sekurkomitato. La oficposteno ne estas menciata en la Konstitucio de Aŭstralio kaj ekzistas nur tra neverkitaj politikaj konvencio kaj tradicio. Spite tion, praktike ĝi estas la plej pova parlamenta posteno en Aŭstralio. La individuo kiu tenas la oficpostenon estas komisiita de la Ĝenerala Guberniestro de Aŭstralio.

Preskaŭ ĉiam kaj laŭ la konvencio, la Ĉefministro estas la estro de la majoritata partio aŭ la plej granda partio en koalicio de partioj en la Ĉambro de Reprezentantoj. Tamen, ne estas konstitucia postulo ke la ĉefminitro sidu en la Ĉambro de Reprezentantoj, aŭ eĉ estu membro de la parlamento, kvankam laŭ konvencio tio okazas ĉiam. La nura okazo kiam membro de la Senato estis nomumita ĉefministro estis John Gorton, kiu sekve rezignis sian senatan poienon kaj estis elektita kiel membro de la Ĉambro de Reprezentantoj (Senatano George Pearce funkciis kiel ĉefministro dum sep monatoj en 1916 kiam Billy Hughes estis transmare).[1]

Scott Morrison tenis la oficpostenon de Ĉefministro ekde la 24a de Aŭgusto 2018.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pearce, Sir George Foster (1870–1952). Australian Dictionary of Biography. Australian National University (2006). Alirita 24a de Junio 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]