Ĉefministro de Alberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuna ĉefministro Alison Redford (angle : Alison Redford).

La ĉefministro de Alberto (angle Premier of Alberta) estas la ĉefministro de la kanada provinco Alberto. Li aŭ ŝi estas la estro de la provinca registaro. La nuna ĉefministro de Alberto estas Alison Redford ekde la baloto de la 7-a de oktobro 2011. Ŝi anstataŭis Ed Stelmach, kiu konservis tiun postenon dum 5 jaroj.

Inter la taskoj de la ĉefministro de Alberto estas la administrado de provincaj leĝoj, la efektivigo de leĝoj kaj la regulado de industrio. La ĉefministro responsas pri la defendo de la interesoj de Alberto ĉe la federacia registaro, kaj ŝi estas konsiderata kiel la ĉefa reprezentanto de Alberto en Kanado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]