Ĉefministro de Irano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Irano
pozicio
premiero
Komenco 1-a de aŭgusto 1906 vd
Fino 3-a de aŭgusto 1989 vd
Lando(j) Irano vd
vdr

Ĉefministro de Irano (perse نخست‌وزیر ایران) estis politika posteno en Irano kiu ekzistis dum pluraj malsamaj tempoperiodoj ekde la dinastio de Kaĝaroj (kiam la lando estis internacie konata kiel PersioPersa Imperio) ĝis plej laste la epoko de 1979 ĝis 1989 sekve de la Irana Revolucio. La nuntempe lasta ĉefministro de Irano estis Mir Hosejn Musavi.

Ĉefministroj de la kaĝara epoko[redakti | redakti fonton]

En la kaĝara epoko, ĉefministroj estis konataj sub malsamaj titoloj. La posteno mem estis ĉefe konata kiel ataabakataabak-e a'zam (granda ataabak), aŭ kelkfoje komence sadr-e a'zam (ĉefministro aŭ unua ministro), sed fine fariĝis ra'is ol-vozaraa (estro de ministroj). La titolo naĥost vazir (ĉefministro) malofte uziĝis. La ĉefministro estis kutime nomata per la honora titolo Hazrat-e Aŝraf. Reza Ŝaho Pahlavi iĝis la lasta ĉefministro de la kaĝara dinastio en 1923.

Ĉefministroj de la epoko Pahlavi[redakti | redakti fonton]

En 1925, Reza Pahlavi igis ŝaho de Irano. Li instalis Mohammad-Ali Forughi kiel la ĉefministro. En 1941 lia filo Mohammad Reza Pahlavi iĝis ŝaho. Li same instalis Mohammad-Ali Forughi kiel la ĉefministro. En 1951, Mohammed Mosaddek iĝis ĉefministro sed estis senpostenigita per puĉo en 1953. Amir-Abbas Hovejda iĝis ĉefministro de Irano en 1965 kaj restis en ofico ĝis 1977. Ŝapur Baĥtiar estis la lasta ĉefministro de la epoko Pahlavi.

Ĉefministroj de la Islama Respubliko de Irano[redakti | redakti fonton]

Post la Irana Revolucio de 1979, Ajatolo Ĥomejni instalis Mehdi Bazargan kiel la ĉefministro de provizora registaro, kiu oficis ĝis novembro 1979. La registaro demisiis dum la Irana ostaĝo-krizo, sed oficiale menciiĝis ke tiu evento ne estis la sola kialo, kaj la decido por amaso demisio estis atingita unu tagon antaŭ la invado de la usona ambasado fare de iranaj studentoj.

La posteno restis malplena ĝis Abolhasan Banisadr iĝis prezidanto en januaro 1980 kaj elektis Mohamed Ali Raĝai kiel lia ĉefministro, ĉefe pro premoj fare de reprezentantoj de la parlamento de Irano, precipe tiuj proksime al la Islama Respublika Partio. Raĝai servis en la posteno ĝis Banisadr estis senpostenigita en junio 1981, kaj mem estis elektita prezidanto de Irano en la elektoj de la 24-a de julio 1981. Raĝai elektis Mohamed Ĝavad Bahonar kiel lia ĉefministro, sed ili kune estis murditaj en la ĉefministra oficejo nur kelkajn semajnojn poste, la 30-an de aŭgusto 1981.

Kiam Ali Ĥamenei iĝis prezidanto en la elektoj de oktobro 1981, li unue prezentis la dekstreman Ali Akbar Velajati al la parlamento de Irano kiel sia ĉefministro, sed ne ricevis la aprobon de la tiam maldekstrema plimulto de la parlamento, kiu tiam devigis sian propran preferatan ĉefministron al Ĥamenei, nome Mir Hosejn Musavi. La disputo finiĝis per enmiksiĝo de la Supera Gvidanto, Ajatolo Ĥomejni, kiu konsilis al la prezidanto akcepti la kandidaton Musavi.

Musavi utilis sub la titolo ĝis 1989, kiam la konstitucio estis amendita por forigi la titolon de ĉefministro kaj dividi liajn respondecojn inter la prezidanto kaj nove kreita titolo de unua vicprezidanto.