Ĉefministro de Singapuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuna ĉefministro Lee Hsien Loong.

La Ĉefministro de la Respubliko de Singapuro estas la registarestro de la Singapura Respubliko (aŭ de la Singapura Ŝtato antaŭ la 9-a de aŭgusto 1965). La Prezidanto de Singapuro nomumas la ĉefministron kaj elektas lin inter la membroj de la Parlamento, kiuj liaopinie plej verŝajne obtenos la fidon de plejmultaj parlamentanoj.

Lee Kuan Yew estis ĉefministro ekde 1959 ĝis 1990, kaj retiriĝis la 26-an de novembro 1990. Lia posteulo estis Goh Chok Tong, kiu retiriĝis la 12-an de aŭgusto kaj estis mem sekvita de Lee Hsien Loong, la filo de Lee Kuan Yew.