Ĉefo Leschi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefo Leŝaj

Ĉefo Leschi (aŭ laŭprononce, Ĉefo Leŝaj) estis eminenta membro de la niskvalioj en Puĝetio. Li naskiĝis en 1808 ĉe nuna Eatonville, la filo de patro niskvalia kaj patrino jakamaa. La teritoriestro de la Vaŝingtona Teritorio (nuna subŝtato Vaŝingtonio), Isaac Stevens, nomis lin ĉefo por reprezenti la popolojn Nisqually kaj Puyallup en la verkado kaj subskribado de la Traktato Medicine Creek (1854). Leschi plendis pri la rezulto de la traktato, kiu devigis la popolon Nisqually translokiĝi al alta, seka rezervejo el sia denaska salmoriĉa valo.[1]

Milito kaj Procesoj[redakti | redakti fonton]

La provizora teritoriestro Charles H. Mason ordonis la armeon ĉasi lin, kio okazigis la Puĝetian Militon (1855-1856). Leschi fariĝis militestro, gvidante armeeton de ĉirkaŭ 300 indiĝenaj militantoj, kies kelkaj rabatakoj panikigis multajn blankulojn. Frue en la konflikto du milicanoj estis mortigitaj, kaj la teritoria registaro kulpigis Leŝaj pri ilia "murdo". Leschi restis nekaptita dum preskaŭ du jaroj, kio konvinkis la teritoriestron, ke blankuloj helpas lin. Stevens fakte deklaris militleĝon en Kantono Pierce en aprilo 1856. (Poste, kortumo kondamnis lin pro "malrespekto al la kortumo" rilate al tiu deklaro, sed Stevens, estante la teritoriestro, pardonis sin mem.[2]) Finfine, malfrue en 1856, Leschi kaptiĝis. Nelonge poste, lia frato Quiemuth kapitulacis, kaj la militeto finiĝis.

Oni persekutis lin pro la murdo de milica kolonelo Abram Benton Moses. En la unua proceso, la ĵurio ne povis decidi pri lia kulpeco (du ĵurianoj voĉdonis ke li estu liberigita, ĉar la juĝisto instruis, ke mortigo dum milito ne estas "murdo"). Oni reprocesis, la juĝisto ne menciis tiun difinan limigon en la dua proceso, oni ne permesis ke liaj advokatoj prezentu senkulpigajn atestojn, kaj la ĵurio kondamnis lin kaj ordonis pendumi lin. Unu subtenanto de Leschi, William Fraser Tolmie, petis ke la nova teritoriestro, LaFayette McMullen, pardonu al Leschi, sed McMullen rifuzis. Alia subtenanto, usona armea oficiro August Kautz, eldonis du numerojn de ĵurnalo por defendi Leschi. Sub la titolo Truth Teller ("Diranto de la Vero"), la ĵurnalo asertis kape: "Dediĉita al la Dissemado de la Vero kaj la Subpremado de la Blago". La petletero de Tolmie kaj la unua paĝo de la Truth Teller represiĝis en libro de Ezra Meeker, La Tragedio de Leschi.[3] Meeker estis unu el la du, kiuj voĉdonis kontraŭ kondamno en la unua proceso.

La pendumo estis planita por la 22-a de januaro, 1858, sed la subtenantoj de Leschi kreis komplikan komploton, laŭ kiu la policestro de la kantono, George Williams, permesis ke simpatiaj membroj de la armeo arestu lin por neebligi la pendumon. La pendumigo tamen finfine okazis la 19-an de februaro, 1858, proksime de lago Steilacoom.

Post la morto[redakti | redakti fonton]

Multaj loĝantoj de la regiono opiniis, ke Leschi suferis maljuste pro krimoj ne siaj. Ekde la 1880-aj jaroj oni komencis doni lian nomon al diversaj lokoj kaj lokaĵoj: la kvartalo kaj parko Leschi en Seatlo, lernejoj en Seatlo kaj Puyallup, stratoj en Seatlo, Lakewood, Anderson Island kaj Olimpio; kaj la urba militludejo ĉe Fuorto Lewis nomiĝis Leschi Town. En 2004 ambaŭ ĉambroj de la subŝtata parlamento adoptis deklarojn, ke Leschi maljuste kondamniĝis, kaj petis la ĉefan kortumon de Vaŝingtonio senkulpigi lin. La kortumo rifuzis pro jurisdikciaj ĉikanoj, do oni kunvenigis Historian Kortumon de Enketado, kiu finfine oficiale kaj unuanime malkondamnis kaj senkulpigis lin.[4]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. They Walked Before: The Indians of Washington State, Cecilia Svinth Carpenter, eld. Washington State American Revolution Bicentennial Commission, ISBN=0917048040
  2. (1934) "Governor Stevens’ Famous Pardon of Himself", gazeto : Washington Historical Quarterly, volumo : 25
  3. Pioneer Reminiscences of Puget Sound: The Tragedy of Leschi, Ezra Meeker, 1905
  4. Court acquits Indian chief hanged in 1858, Associated Press, 2004-12-14

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]