Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri enirpaĝo de retejoj. Por informoj pri Vikipedia ĉefpaĝo, vidu la artikolon Vikipedio:Ĉefpaĝo.
La ĉefpaĝo de la esperanta Vikipedio (je la 7-a de majo 2010)

La ĉefpaĝo estas la enirpaĝo de retejo. Ĝi kutime enhavas kaj skize prezentas la plej gravajn informojn de la tuta retpaĝaro. Ĝi estas tiu paĝo, kiu aŭtomate malfermiĝas kiam oni tajpas la retadreson de retejo sen detaligi apartan subpaĝon.

En sistemoj, kiuj baziĝas sur UNIX, la ĉefpaĝo devige havu la nomon index. Estas permesataj pluraj finaĵoj - la plej kutimaj estas index.htm, index.html kaj index.php.

Ĉefpaĝo kaj eka paĝo

En la unuaj jaroj de interreto oni ankaŭ uzis la vorton "hejmpaĝo", paŭsado de la angla home page, kiu tamen ŝajnas esti nenial preferinda al la pli esperanteca "ĉefpaĝo". Krome, dum en pluraj nacilingvoj la ekvivalento de "ĉefpaĝo" ankaŭ priskribas la komencan paĝon kiu aŭtomate malfermiĝas ĉe ŝaltado de retumilo, en Esperanto tiu paĝo nomiĝas "eka paĝo" (tiel estas, ekzemple, en la esperantigo de Fajrfokso).

Vidu ankaŭ