Ĉefplumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruĝa milvo (Milvus milvus) elmontranta siajn flug- kaj vosto-plumojn.

Ĉefplumoj estas longaj, rigidaj kaj malsimetriaj plumoj sur la flugiloj kaj la vosto de birdoj.

La ĉefplumoj de la flugiloj estas nomataj flugoplumoj, kaj tiuj de vosto: vostoplumoj.

Ilia ĉefa funkcio estas generi la movoforton kaj la levoforton neprajn al la flugo. Ili tamen povas havi aliajn funkciojn (defendo de la teritorio, seksa allogo, manĝo...)

Iuj birdoj havas videblajn ĉefplumojn, kiujn ili montras por altiri seksajn partnerojn, aliaj permesas aŭdigi sonon dum la flugo.

Dentetoj ĉe la pinto de flugplumoj de noktaj birdoj (Strigedoj) faras, ke ili flugas senbrue por pli efike ĉasi. La rigidegaj vostoplumoj de la Pegedoj helpas alkroĉi sin al la trunkoj, kiujn ili beke frapadas.

Eĉ la neflugantaj birdoj gardis ĉefplumojn, kvankam foje kun tute ŝangita formo.

La mudo de tiaj plumoj grave malhelpas la birdojn. Ili evoluigis variajn strategojn: Iuj perdas ĉiujn ĉefplumojn kune, kaj rezignas flugi mallongtempe, aliaj daŭrigas la mudon dum pluraj jaroj.

Flugplumoj[redakti | redakti fonton]

Flugplumoj situas ĉe la supra parto de la flugilo. Ligamento ligas iliajn kalamojn kun la flugilaj ostoj. Ili formas kontinuan planon. Oni dividas ilin al

  • PrimarajUnuarangaj: fiksataj al la mano, falangoj kaj metakarpoj.
  • SekundarajDuarangaj: fiksataj sur la ulno.
  • TerciarajTriarangaj: fiksitaj sur la humero

Vostoplumoj[redakti | redakti fonton]

Ilia nombro estas pliofte dekdu (ses paroj). La centra paro povas esti pli longa (kiel ĉe la Faetonedoj). Ili utilas kiel bremso por la alteriĝo.