Ĉefpreĝejo Sankta Katarina (Hamburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefpreĝejo Sankta Katarina en Hamburgo

Sankta Katarina estas unu el kvin ĉefaj preĝejoj de Hamburgo. Ĝia turtigo el la 14-a jarcento estas - post la lumturo de Neuwerk - la plej malnova rekte staranta konstruaĵo de Hamburgo. Ĝi situas vidalvide de la stokejokvartalo ĉe la strato Bei den Mühren kaj estas tradicie la preĝejo de la maristoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo, unuafoje menciita en dokumento el 1256, estis centra punkto de la komunumoj sur la Elbinsuloj Grimm, Cremon, Brook, Wandrahm kaj Kehrwieder. La novkonstruado de la navaro finiĝis en 1450. La trinava gotika pseŭdobaziliko kun ĥoreja ĉirkaŭirejo havas akson norden forŝovitan kontraŭ la turo. La meznavo estas 29 metrojn alta.

Ĝis en la 16-a jarcento la navoj havis apartajn tegmentojn, kiujn poste anstataŭis unu komuna tegmento. Pro la maltaŭga konstrugrundo de la aluvia grundo apud Elbo la konstruaĵo suferis kelkajn sinketojn, kiujn devis bremsi murankroj, unu el ili montras la jarnombron 1660. La baroka turtegmento kun pluraj ŝtupoj, konstruita en 1657, portas la kronon de Sankta Katarina. Laŭ legendo ĝi estis farita el la ortrezoro de pirato Klaus Störtebeker.

Post vasta ruiniĝo dum bombatako la 30-an de julio 1943 esence konserviĝis nur la eksteraj muroj kaj la turtigo. En la jaroj 1950 ĝis 1956 okazis la rekonstruado, tamen nur nesufiĉe pro manko da mono flanke de la paroko. En 1957 la detruita turo, 116,7 metrojn alta, estis rekonstruita per ŝtalkonstruaĵo laŭ la formo de la 17-a jarcento.

Kiel preĝejo proksima al kaj kompetenta por la urbkonstrua projekto HafenCity ĝi estas amplekse sanigita ekde la jaro 2007. Krom la novkonstruado de la murapogiloj, la elŝanĝo de masonaĵo kaj la novigo de la kuprotegmento oni ankaŭ entreprenas la rekonstruadon de la orgeno detruita en 1943.

Ekipo[redakti | redakti fonton]

La intera ekipo de la preĝejo estas esence novfarita. La Krucumado de Kristo estas pentraĵo de la hamburga pentristo Wilm Dedeke ĉ. 1500. Du lignoskulptaĵoj devenas el la kvara jarcento kaj estis novakiritaj, estas tamen el sudgermana skolo. Ankaŭ ne konserviĝis la fenestroj, formitaj en 1908 far la hamburga artisto kaj erikejpentristo Hermann de Bruycker. Por la preĝejo pentristino Ingeborg zu Schleswig-Holstein kreis ekde 1984 ĝis 1986 la bildociklon Weg ins Licht el 24 tablobildoj same kiel dek du rozetojn por la supraj vandoj de la meznavo.

La sonorilaro konsistas el kvin sonoriloj kun la nominaltonoj] f0, c1, e1, g1 kaj a1. La grandan sonorilon gisis Hans Nuessel en la jaro 1626; ĝi pesas 6.500 kilogramojn. Ĝi estas la plej granda konserviĝinta sonorilo de la gisisto kaj eksonas kutime nur sole je Sankta Vendredo kaj je entombigoj. La kvar pli malgrandajn sonorilojn gisis en Heidelberg Friedrich Wilhelm Schilling en la jaro 1957.

La alkonstruaĵoj havas la originan karakteron, estas tamen kompletigitaj laŭ moderna formo. La barokaj portaloj devenas el malnovaj hamburgaj negocistodomoj.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

La orgeno jam en la 16-a jarcento validis kiel la plej grava instrumento de Hamburgo. En la 17-a jarcento ĝi estis pliampleksigita al entute 58 registroj sur kvar manualoj. Komence de la 18-a jarcento Johann Sebastian Bach (1685-1750) plurfoje gastis en Sankta Katarina, ĉar li tre ŝatis la orgenon. Ĝis nun konata estas lia orgenkoncerto en la jaro 1720 antaŭ la honoruloj de la urbo; lia orgenverko Fantazio kaj fugo g-minora reiras sur ĉi tiu evento.

De la historia orgeno, kiu en 1943 estis plejparte detruita, konserviĝis ankoraŭ 520 fajfiloj el 20 registroj. Ĉi tiuj formas kune kun fotoj de la ekstera konstruaĵo kaj de dokumentado pretigita antaŭ 1943 la elirpunkton por science responseca rekonstruado de la instrumento. En pluraj konstruetapoj la orgeno devas estis pretigita far firmao Flentrop ĝis 2012. La dorspozitivo estis konsekrita je paskodimanĉo 2009 kaj jam estas ludebla. Por 2011 estas planita la pretigo de la tri aliaj manualverkoj kaj ĝis 2012 tiu de la pedalturoj. La dispozicio respegulas la staton, kiun Johann Mattheson sciigis en 1720. krome estas enigitaj du registroj konserviĝintaj el la 18-a jarcento, tiel ke la orgeno laŭ tio disponos pri pli ol 60 registroj.

I Ĉefpozitivo CD–d3
principalo 16′
kvintadeno 16′
borduno 16′
oktavo 8′
akrofluto 8′
transversa fluto 8′
oktavo 4′
oktavo 2′
rauschpfeife 3-oble
miksturo 6 - 9-oble
trumpeto 16′
II Supra pozitivo CD–d3
principalo 8′
hohlflöte 8′
gambovjolo 8′[rim. 1]
fluto 4′
nasat 2 2/3′
waldflöte 2′
ĉamkorno 2′
akraĵo 4 - 5-oble
trumpeto 8′
klariono 8′
trumpeto 4′
III Dorsopozitivo CD–d3
principalo 8′
fermfajfilo 8′
kvintadeno 8′
oktavo 4′
malgranda hohlflöte 4′
bekfluto 4′
kvintfluto 1 1/3′
sifflöt 1′
akraĵo 8-oble
seskvialtero 2-oble
rigalo 8′
baarpfeif 8′
ŝalmo 4′
IV Brustpozitivo CD–d3
principalo 8′
fermfajfilo 8′[rim. 1]
oktavo 4′
kvintadeno 4′
waldpfeife 2′
akraĵo 3 - 7-oble
dulciano 16′
amorhobojo 8′
Pedalpozitivo CD–d1
principalo 32′
principalo 16′
subbaso 16′
oktavo 8′
fermfajfilo 8′
oktavo 4′
nachthorn 4′
rauschpfeife 2-oble
miksturo 4-oble
cimbalo 3-oble
grandtrombono 32′
trombono 16′
dulciano 16′
trumpeto 8′
krumorno 8′
ŝalmo 4′
kornetbaso 2′

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Transprenita el la 18-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Stolt: Liberaler Protestantismus in Hamburg - im Spiegel der Hauptkirche St. Katharinen. Hamburg: Verlag Verein für Hamburgische Geschichte 2006 (Arbeiten zur Kirchengeschichte Hamburgs 25) ISBN 3-935413-11-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]