Ĉefpreĝejo Sankta Mikaelo (Hamburgo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La evangelia preĝejo Sankta Mikaelo estas unu el la kvin ĉefpreĝejoj de Hamburgo. Ĝi estas la plej konata hamburga preĝejo kaj rekonilo de la urbo, kiu estas bone videbla el la ŝipoj alvenantaj.

Ĝi estas dediĉita al Sankta Mikaelo la ĉefanĝelo, kies bronza statuo ornamas la ĉefan enirejon.