Ĉelarevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Ĉelarevo en Serbio (en la verda municipo).
Romkatolika preĝejo en Ĉelarevo
Germana malnova loĝdomo en Ĉelarevo

Ĉelarevo, serbe Челарево, slave Čelarevo, germane Tscheb, hungare Dunacséb estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka. En 1946 oni nomumis la vilaĝon memore al heroo Zdravko Čelara (1917-1942).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la turka erao precipe germanoj alvenis tien. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Dunacséb 2572 homoj (1954 germanoj (76%)). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Čelarevo 5423 homoj, (serboj 4396 (81%), slovakoj 462, hungaroj 138, jugoslavianoj 114, kroatoj 62 kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

En Duncséb naskiĝis hungara-germana literaturhistoriisto Jakab Bleyer.