Blankaj anseroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉeno (genro))
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaj anseroj
Nematurulo de Rosansero (Chen rossii, maldekstre) kaj plenkreskulo de Malgranda neĝansero (C. caerulescens caerulescens)
Nematurulo de Rosansero (Chen rossii, maldekstre) kaj plenkreskulo de Malgranda neĝansero (C. caerulescens caerulescens)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Chen
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blankaj anseroj estas malgranda grupo de akvobirdoj kiuj estas unuigitaj en la genrosubgenro Chen, en la subfamilio de Anserenoj de veraj anseroj kaj cignoj. Ili reproduktiĝas en ĉearktaj areoj de Nordameriko kaj ĉirkaŭ la Beringa Markolo, migrantaj suden vintre.

Multaj fakuloj lokas tiujn speciojn en la genro Anser de grizaj anseroj. Certe Chen kaj Anser estas anatomie nedistingeblaj. Tamen, la ekstera morfologio, biogeografio, kaj molekula informo sugestas, ke la blankaj anseroj estas certe evolua stirpo distinga el la grizaj anseroj – el kiuj ili disiĝis ege ĵuse, esence anstataŭante ilin en Nordameriko. La AOU agnoskas tiun genron kiel distinga; plej aliaj fakuloj nune konsideras ĝin kiel subgenro de Anser.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la grizaj sed malkiel ĉe la nigraj anseroj de la genro Branta, ties piedoj kaj kruroj estas koloraj laŭ ruĝecaj nuancoj. Ankaŭ la beko estas ruĝeca ĉe tiuj birdoj kiel ĉe plej grizaj anseroj, escepte ĉe masklaj plenkreskuloj de Rosanseroj kiu havas blunigran grajnecan vaksaĵon. La flugilpintoj estas nigraj, kiel ĉe ĉiuj veraj anseroj, dum la kapo estas ĉiam blanka sen iu ajn marko aŭ bildo ĉe plenkreskuloj de tiu genro, kio distingas ilin el ĉiuj aliaj veraj anseroj escepte naturiĝintaj hejmigitajn anserojn. La resto de la plumaro estas ĉu blanka ĝenerale, aŭ kolore en diversaj malhelaj bluecgrizaj nuancoj; tiuj lastaj, unike inter veraj anseroj, ne havas blankajn supran voston kaj subvostajn kovrilojn, kvankam la propra vosto povas esti blanka.

Blankafazaj neĝanseroj de ambaŭ specioj povas esti apartigitaj el naturiĝintaj anseroj plej bone pro la pli svelta, eleganta kolo, kiu estas diketa ĉe hejmigitaj anseroj; tiuj havas ankaŭ ĝenerale pli fortikan korpon kaj ofte ne havas nigrajn flugilpintojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La supozata Nana neĝansero el fosilioj nome Chen pressa estas nune lokita en Anser (Brodkorb, 1964).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Carboneras, Carles (1992): Family Anatidae (Ducks, Geese and Swans). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 536–629. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5