Ĉernobilo
El Vikipedio
Ĉernobilo (ukraine Ĉornobil (Чорно́биль), ruse Ĉernobil (Черно́быль)) estas urbo en nordo de Ukrainio, apud la landlimo kun Belorusio. Ĝi lokiĝas je 60km norde de la ĉefurbo Kievo.
Ĝia nomo estas kunmetita per du adjektivoj kiuj elvokas la du aspektojn urbaj somere (Ĉerno) kaj vintre(bil).
- "ĉerno" venas de la adjektivo "чëрное" = nigra, ĉar la tero apud Ĉernobilo estas "ĉernozjomo" (чернозëм), tero nigrega kaj fekundega,
- "bil" venas de la adjektivo "бéлое" = blanka, tiel la neĝa koloro kiu kovras la nigran teron dum la longaj monatoj vintraj.
Jurij Ŝĉerbak en sia libro Ĉernobil indikas alian klarigon: laŭ li "Ĉernobil" signifas absinto ordinara.
Ĝi estis la ĉefa komunikada nodo kaj grava centro de komerco, precipe en la 19-a jarcento.
20 kilometrojn norde de la urbo troviĝas atom-elektrejo Ĉernobilo, famiĝinta per la ĝis nun plej granda akcidento de atomelektrejo. Eksplodo de unu bloko de la elektrejo la 26-an de aprilo 1986 kaŭzis emision de granda amaso da radioaktivaj partikloj. Pli ol 100.000 homoj el la proksima ĉirkaŭaĵo estis evakuitaj. Kvankam la tuta areo estas daŭre radioktiva, ĉirkaŭ 700, ĉefe maljunaj homoj, decidiĝis malgraŭ la danĝero reveni en sian urbon.
[redakti] Kelkaj kanzonoj pri Ĉernobilo
- 1999, Koffi Olomidé (afrikano) : Tchernobyl, albumo Attentat.
- 2002, Alain Bashung (franca) : Le dimanche à Tchernobyl (Dimanĉe en Ĉernobilo), albumo L'imprudence (nesingardo).
- 2005, Malpolis (franca) : Du coté de Tchernobyl (ĉe Ĉernobilo), albumo Zero (nulo).
[redakti] Bibliografio
Ĉernobil. Jurij Ŝĉerbak. Tradukis E. Ŝevĉenko, A. Ĵuravljov. Moskva. 1990. 398 paĝoj. Klarigo: Fascina prezento de la homa fono al la nuklea akcidento en 1986.
[redakti] Kromaj signifoj
La komputila viruso CIH estas kutime kromnomata Ĉernobilo, ĉar ĝi aktiviĝas ĉiujare la 26-an de aprilo, je la datreveno de la akcidento en la Ĉernobila atom-elektrejo.

