Ĉiama virgeco de Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arta (per fizika konstato) reprezentaĵo de la postakuŝa virgeco de Maria kiel rakontite de la apokrifa Evangelio laŭ Jakobo.

Ĉiama virgeco de Maria aludas al Maria dogmo (kiu estas resuma memorigilo) subtenita de iuj Patroj de la Eklezio ekde la 5-a jarcento kaj formale endogmita de la Eklezio en la Dua Koncilio de Konstantinopolo de 553 [1], laŭ kiu Maria konservis virgecon antaŭ, dum kaj post la naskiĝo de Jesuo.

En tiu optiko, la fratoj de Jesuo menciitaj en la Evangelio laŭ Marko (3,31 kaj 6,39 [2] estis intencitaj kiel kuzoj laŭ vidpunktoj de la Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj kun plie la unuaj protestantaj reformistoj, ne kiel gefiloj de Maria sed kiel kuzoj aŭ duonfratoj. La ortodoksa tradicio ilin taksas filoj de antaŭ geedziĝo de Jozefo.
Nek Mateo (1,25) nek Luko interesiĝas apartmaniere pri la virgeco de Maria post la akuŝo[3] Luko ne mencias pri aliaj filoj de Maria kaj Jozefo en la rakonto de la familio al la templo kiam Jesuo atingis la dekdujaraĝon.

Anunciacio, el la Kanonaj Horoj de Jean de Boucicaut, ĉ. 1405

Hodiaŭ la nova vidpunkto de protestantoj, kvankam konfesante la virgecan koncipon de Maria kaj, do, la naskiĝon de Jesuo per interveno de la Sankta Spirito, konsideras la la fratojn de Jesuo kiel veraj filoj de Maria kaj Jozefo generitaj post la naskiĝo de Jesuo. [4] Certas ke la vorto “frato” en la semida linvaĵo etendiĝas ĝis inkluzivi ankaŭ la kuzojn; pri tio akordiĝas esploristoj. Sed tiu uzo transiris ankaŭ al la greko uzita de la verkistoj tradukantaj el la hebrea kaj poste al tiuj de la Nova Testamento? En la greka lingvo ekzistas la specifan vorton “Kuzo” (αδελφος, adelphos). En greka biblio de la Septuaginto por indiki fratojn, kuzojn, amikojn uzas la specifan apartan vorton; ankaŭ en la Evangelio laŭ Luko okaze de la viziro de Maria al Elizabeto (1, 39-56), tiu ĉi estas indikata kiel kuzino de Maria.

Malgraŭ ke la reformistoj dubis pri diversaj tradiciaj doktrinoj, dekomence Luteo, Kalvino, Zvinglo kaj aliaj epigonoj savis la tradician dogmon de la ĉiama virgeco de Maria pro tio ke ĝi kontribuas plifortigi la dogmon de la enkarniĝo de Kristo, sed poste venkis la principo de la «Sola Skribo» kaj reĝetis ĉion nebiblian.

Katolikoj kaj ortodoksuloj, male, por kiuj flanke de la Biblio egalvaloras la Tradicio (kiu eĉ certigas ke la Biblio estas libraro diinspirita), daŭrigis konfese unuformiĝis al la asertoj de la Patroj de la Eklezio kaj al la proklamo de la dua konsilio de Konstantinopolo, plue helpataj de la liturgia preĝado.[5] n

Liturgiaj preĝoj aludantaj la ĉiaman virgecon de Maria[redakti | redakti fonton]

Tiu dogmo trovas korespondon en al liturgio aŭ la principo lex orandi lex credendi (lego de preĝado leĝo de kredado). Aparte en la roma rito estas proklamata, en la antifono "Alma Redemptoris Mater" (Sankta Patrino de de la Elaĉetinto), la formulon Virgo prius ac posterius (Virgo antaŭ kaj post la “akuŝo”). En aliaj preĝoj oni ripetas post partum Virgo inviolata permansisti (por la akuŝo vi restis integra virgo). La patrino de Jesuo estas aalvokata kiel “ĉiama Virgo” en la Mi konfesas, en la Konsekta Eŭkaristia preĝo” kaj en diversaj alispecaj devotaĵoj

En la bizanca rito la ĉiama virgeco de Maria estas oftege menciata en la laŭdaj preĝoj al la "Patrino de Dio kaj ĉiama virgulino" kiuj sekvas la grandan kaj malgrandan Ektenioj.

Virgeco de Maria[redakti | redakti fonton]

Sekve de la virgeco de Maria, Maria estas kutime epitetata “Maria virga” kaj estas dirita tute rekte “la Virgulino” antonomazie.

La ĉiama virgeco de Maria en la Korano[redakti | redakti fonton]

La temo pri la ĉiama virgeco de Maria estas elvokita en la Korano. La surao 21, versego 91- eksplicite tion asertas dum en diversaj aliaj suraoj estas proklamata la virga naskiĝo de Jesuo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oka sesio de la 2-a de junio, kanono 2-a (Denzinger-Schönmetzer 422), kie estas uzata la esprimo ἀειπάρθενος, aeipàrthenos, "Ĉiam virgo".
  2. Alia ekzemplo el la Evangelio laŭ Mateo (12, 46-50) 46 Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. 47 Kaj iu diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi. 48 Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj? 49 Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 50 Ĉar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino".
  3. Léopold Sabourin, Il vangelo di Luca, 1989, p. 89.
  4. Jean Galot, Maria, la donna nell'opera di Salvezza, 1991, p. 117
  5. Kelkaj protestataj intelektuloj emis pensi ke tiu dogmo pli fortiĝis ĉe la Katolika Eklezia por ke ĝi utilis por pli fortigi la deviga celibaton de la pastraro. Se, oni interalie rimarkigas ke la ortodoksaj pastroj povas edziĝi.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]