Chiapas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉiapaso)
Chiapas
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco4 080 m [+]
Koordinatoj17° N, 92° U (mapo)16.53-92.45Koordinatoj: 17° N, 92° U (mapo)
ĈefurboTuxtla Gutiérrez
- koordinatoj17° N, 92° U (mapo)16.53-92.45Koordinatoj: 17° N, 92° U (mapo) [+]
Plej alta punktoVolcán Tacaná [+]
Areo73 311 km² (7 331 100 ha) [+]

Loĝantaro5 217 908 [+] (2015)
Denseco71,17 loĝ./km² [+] [+]

Subŝtatestro
(ekde )

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo29 – 30 [+]
ISO 3166-2MX-CHP

Chiapas (Tero)
Chiapas (Tero)
situo de Chiapas en Meksiko

Chiapas (Chiapas)
Chiapas (Chiapas)
DEC
Chiapas
Chiapas

Map
Chiapas

Vikimedia Komunejo:  Chiapas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Chiapas.

Chiapas [ĈJApas] (Esperantigite : Ĉiapaso) estas la plej suda federacia subŝtato de Meksiko. Sudoriente ĝi limas al Gvatemalo. Entute Ĉiapaso konsistas el 118 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Chiapas).

Ĝi havas areon de preskaŭ 74 000 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 4 milionoj. Ĝia ĉefurbo estas Tuxtla Gutiérrez; alia grava urbo estas San Cristóbal de las Casas.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CHP".

Ĉiapaso de 1994 konatiĝis interalie pro la ribelo de EZLN, la Zapatana Armeo de Nacia Liberigo (hispane: Ejército Zapatista de Liberación Nacional).

En la orienta parto de Ĉiapaso estas la okcidenta parto de Selva Lacandona (la orienta parto apartenas al Gvatemalo), pluvarbaro, kie dum kelkaj jarcentoj vivis izolite la malplej asimiliĝintaj el la majaoj, la lakandonoj. En la montoj, parto de Suda Patrinmontaro, vivas aliaj majaaj popoloj, ekzemple cociloj, celtaloj kaj ĉoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]