Ĉielarka truto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arealo

La Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykissParasalmo mykiss) estas specio de fiŝo el la familio Salmonedoj indiĝena de alfluantoj al la Pacifika Oceano en Azio kaj Nordameriko. Ĝi estas almare migranta truto (Anadroma) kiu laŭkutime revenas al nesala akvo por ovodemeti post 2 aŭ 3 jaroj enmare. Tiu specio estas nomata ankaŭ ŝtalkaposalmotruto.[1] Ankaŭ kelkaj aliaj fiŝoj de la salmoneda familio estas nomataj truto; kelkaj estas anadromaj kiel la salmo, dum aliaj loĝas nur en nesala akvo.[2]

Dorsa vido de la cerbo de Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss).

Tiu specio estis enmetita por manĝo aŭ sporto en almenaŭ 45 landoj, el ĉiu kontinento escepte Antarkton. En kelkaj lokoj, kiaj Suda Eŭropo, Aŭstralio kaj Sudameriko, ili negative efikis sur la indiĝenaj fiŝospecioj, ĉu ĉar ili manĝis tiujn, forkonkurencis ilin, transmitis kontaĝajn malsanojn, (kiaj la Myxobolus cerebralis transmitita de la anelido Tubifex) aŭ per hibridiĝo kun tre proksime parencaj specioj kaj subspecioj kiuj estas indiĝenaj de okcidenta Nordameriko (ekzemple Salmo marmoratus kaj Salmothymus obtusirostris salonitana).

La du fileoj de Ĉielarka truto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salmon Trout. Lewis and Clark Fort Mandan Foundation. Arkivita el la originalo je 2010-11-25. Alirita 2010-10-23.
  2. Trey Coombs. (1999) Steelhead Fly Fishing. Globe Pequot, p. 5. ISBN 978-1-55821-903-8.[rompita ligilo]