Ĉieldisko de Nebra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ĉieldisko de Nebra

La ĉieldisko de Nebra estas metala bronzepoka disko kun oraj aplikaĵoj reprezentanta la ĉielon. La disko estis trovita apud la urbo Nebra (Germanio) la 4-an de julio 1999. Ĝi estas la ĝis nun plej malnova tiel preciza ĉielreprezentaĵo kaj unu el la plej gravaj trovaĵoj de la bronzepoko kaj videblas nun en la muzeo de Halle.

Aŭtenteco kaj datiĝo[redakti | redakti fonton]

La disko estas tiom eksterordinara objekto, ke iuj arkeologoj supozis ke ĝi estis farita de trompemulo.

Mikroskopa esploro de la supera tavolo montris, ke la disko estas nekontesteble malnovega. La grando de la oksidkristaloj rilatas al la malrapido de sia estiĝo, kaj tiuj de la disko estas tro multnombraj por estis artefaritaj.

Aliaj aĵoj, bronzaj glavoj, estis elfositaj je la sama loko kaj kompara esploro kun aliaj similaj bronzepokaj glavoj datiĝintaj danke al karbono 14, ebligas diri, ke la disko datiĝas de ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K..

Izotopa esploro de la radioaktiva plumbo de la disko konfirmas, ke ĝi estis farita en la regiono de malkovro. Fakte ĉiu trovloko havas tipan isotopan subskribon kaj la kupro nekontesteble devenas de la aŭstraj Alpoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ ronda plato estas granda ĉirkaŭ 32 cm diametre, kaj dika 4,5 mm meze kaj 1,7 mm rande. Ĝi pezas ĉ. 2 kg. La disko estas farita el bronzo, alojo el kupro kaj stano, kies kupro devenas de la Mittelberg ĉe Mühlbach am Hochkönig en la orientaj Alpoj en Aŭstrio. La rilato de la radioaktivaj plumbo-izotopoj en la kupro ebligis tiun lokalizon. Apud malaltan stanoparton (2,5%) la disko enhavas altan parton de arseno (0,2%), kio estis tipa dum la bronzepoko. Ĝi ŝajne estis martelita el bronza peco kaj ree varmigita por malhelpi tensidisŝiroj aŭ ripari ilin. Dume la disko malhelbruniĝis, preskaŭ nigriĝis. La nuntempa verda koloro estiĝis pro longa restado en la tero, temas pri koroda tavelo el malaĥito.

La aplikaĵoj el nealojita ora lado estis plurfoje modifitaj kaj novaj aldonitaj. Pro la aliaj trovaĵoj (bronzaj glavoj, hakiloj, ĉizilo kaj pecoj de spiralformaj brakringoj) supozeblas, ke ĉio estis enterigita dum la 16-a jarcento a.K., kaj oni taksas ilian kredaton inter la 21-a kaj 17-a jarcento a.K..

Nekutima estas la fakto, ke la disko estis dum sia uzo plurfoje modifita.

  1. Komence la disko surhavis 32 malgrandajn orajn cirklojn, grandajn cirklan kaj lunarkan platon. La cirkla plato simbolas aŭ la sunon aŭ la la plenlunon. La kurba plato simbolas aŭ la la lunarkon (aŭ sunan aŭ lunan eklipson). La punktoj estas la steloj, kies aro inter la du grandaj platoj verŝajne simbolas la Plejadojn.
  2. Iam poste du arkoj estis aldonitaj je la du randoj de la disko. Ili estas faritaj el oro de diversaj devenlokoj kiel montras tion la kemiaj malpuraĵoj. Por ricevi la necesan lokon unu malgranda cirkleto estis movita de la maldekstra flanko centren kaj du dekstraj cirkletoj estis kovritaj, tiel ke nur 30 restis videblaj. La du arkoj kovras angulon de 82°, ĝuste la grandeco de la angulo inter la pozicioj de la sunsubiroj dum somera kaj vintra solsticoj je la latitudo de Mittelberg (51° norde). Ĉar la arkoj rilatas al sunaj fenomenoj, tial pli verŝajne la cirkla plato simbolas la sunon.
  3. Lasta aldonaĵo estis alia arko ĉe la malsupro, la "sunbarko", farita denove el oro, de alia deveno.
  4. Kiam la disko estis enterigita ĝi havis 39 aŭ 40 truoj je la rando, ĉiu el ili granda ĉirkaŭ 3 mm diametre.

Trovloko[redakti | redakti fonton]

La glavoj trovitaj kun la disko.
Aliaj trovaĵoj: ĉizilo, hakiloj, brakringoj.

La ŝtonĉambro troviĝas ene de pli maljuna ringforma rempararo sur la pinto de la 252 metrojn alta Mittelberg, ĉirkaŭ 4 kilometrojn okcidente de la urbo Nebra, ene de la arbaro Ziegelrodaer Forst. La trovejo situas je 51°17′02″N 11°31′12″E  /  51.28389°N, 11.52°O / 51.28389; 11.52 (Ĉieldisko de Nebra)Koordinatoj: 51°17′02″N 11°31′12″E  /  51.28389°N, 11.52°O / 51.28389; 11.52 (Ĉieldisko de Nebra).

Ne klaras ĝis nun, ĉu la trovejo estas deponejotombejo. La loko sur la monto, tiam verŝajne senarbara, certe jam estis uzita dum neolitiko, eble kiel observatorio. Esploroj daŭre okazas.

Ĉirkaŭ 20 km for de la trovloko troviĝas la ronda tombejaro de Goseck, datita je ĉ. 5.000 a.K., kiu demonstras astronomiajn konojn jam multe pli maljunajn ol kiam estis kreita la ĉieldisko de Nebra.

Malfaka elfosado[redakti | redakti fonton]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La ĉieldiskon trovis Henry Westphal kaj Mario Renner, du nerajtigitaj elfosintoj, kiuj kredis, ke temis pri la centra parto de ŝildo.

Nur tagon post la elfosado de la aĵoj, Westphal kaj Renner ricevis 31.000 DM de kolonja komercisto kontraŭ ĉiuj trovaĵoj. Tra perantoj la trovaĵaro estus vendota en 1999 en Berlino kaj poste en Munkeno kontraŭ unu miliono DM, sed evidentiĝis, ke laŭleĝe ĝi apartenis al la federacia lando Saksio-Anhalto. Tial ĝi iĝis malvalora al honestaj artkomercistoj. Ĝis 2001 ĝi plurfoje ŝanĝis posedanton, lastan fojon kontraŭ pli ol 200.000 DM.

Laŭ inico de la kulturministerio, de la interna ministerio kaj de la landa ofico pri arkeologio de Saksio-Anhalto oni sukcesis kontakti la revendistojn, kiuj proponis la diskon fine kontraŭ 700.000 DM sur la nigra merkato. La landa arkeologo Harald Meller renkontis ilin kiel supozita interesito en hotelo en Bazelo (Svisio) en februaro 2002. Tie la svisa polico sekurigis la ĉieldiskon kaj arestis la revendistojn, muzea pedagogino kaj instruisto. Ankaŭ la aliaj aĵoj trovitaj kun la disko estis sekurigitaj.

Poste ankaŭ la elfosintoj estis kaptitaj kaj klarigis pri la trovejo, kiuj estis pravigitaj de policteknikaj esploroj. Ili estis juĝitaj en Naumburg en septembro 2003 kaj kondamnitaj al respektive 4-monata elprovo kaj 10-monata mallibereco. Post rea juĝado ili estis kondamnita je 12 kaj 6-monata elprovo pro trovaĵkaŝado kaj revendo. La juĝo tiam agnoskis pruvita la verecon de la disko.

La valoro de la ĉieldisko estas netaksebla. En 2006 ĝia asekurvaloro estis 100 milionoj da eŭroj.

Riparo[redakti | redakti fonton]

Pro la nefaka elfosado la ĉieldisko estis parte difektita. Je la supra maldekstra parto peco forfalis kaj pro tio unu el la steloj malfiksiĝis. El la suno (aŭ plenluno) parto de la oro estis disŝirita. Pro la longa restado subtera la tuta surfaco tre korodiĝis, eĉ sur la orladoj ekzistis korodaĵoj, eble pro galvanaj efikoj, kiuj ne sandenĝere forpreneblis mekanike.

La unua revendisto provis purigi la diskon enmetinte ĝin en sapakvon uzante dentobroson kaj metalan purigilon, kio skrapis la surfacon de la oraplikaĵoj.

Post faka purigado la elfalita stelo estis fiksita denove kaj la damaĝita peco de la suno anstataŭita de nova orlado el sama kompono.

Scienca interpretado[redakti | redakti fonton]

1-a fazo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la interpretado de Meller kaj Schlosser la disketoj reprezentas stelojn kaj la grupo de sep disketoj verŝajne la stelaron de la Plejadoj, en la konstelacio taŭro. La aliaj 25 ne estas defineblaj astronomie kaj oni konsideras ilin ornamaĵoj. La granda disko estis interpretita kiel suno, nun foje ankaŭ kiel plenluno kaj la arko kiel kreskanta lunarko.

La prezentita konstelacio, kreskanta luno kaj Plejadoj, indikas bronzepoke la 10-an de marto, tiu de la Plejadoj kun plenluno la 17-an de oktobro, ĉiukaze je la okcidenta horizonto iom antaŭ subiro de la stelaro. Tiel la ĉieldisko servis eble kiel memorigilo (laŭ Meller memogramo) por determini la agrikulturan jaron de la preparo de la agroj ĝis post la rikolto.

Alia interpretado de la 1-a fazo de la ĉieldisko estis publikigita la 21-an de februaro 2006: laŭ la astronomo Rahlf Hansen de la planetario de Hamburgo ĝi estis jam bronzepoke rimedo por harmoniigi la lunjaron (354 tagojn longa) kaj la sunjaron (365 tagojn longa). Se tio veras, la scio reprezentita sur la bronzdisko korespondas al la bronzepoka ekvivalento de la superjaro. La plej malnova skribaĵo pri tiaj astronomiaj observoj estas ĉirkaŭ 1000 jarojn pli juna babilona kojnoskribaĵo. Tio signifus surprizan konon de la bronzepokaj astronomoj en Mezeŭropo.[1], [2].

2-a fazo[redakti | redakti fonton]

Alĝustigo de la disko dum la somera solstico. Videblas la sunsubiro malantaŭ la Brocken.
Sunsubiro dum la vintra solstico, kiam la sunsubiro okazas plej sude. La Brocken troviĝas 82 gradojn dekstre apud la suno.

La plej poste aldonitaj horizontarkoj kovras ĉiu 82-gradan angulon, same kiel sunleviĝo kaj sunsubiro inter vintra kaj somera solsticoj ĉe la horizonto je la latitudo de la trovejo.

Metante la diskon horizontale sur la Mittelberg tiel, ke imaga linio de la supera ekstremaĵo de la maldekstra arko al la malsupra ekstremaĵo de la dekstra arko montru al la pinto de la ĉirkaŭ 80 kilometrajn fora monto Brocken, ĝi utilis por sekvi la sunjaron kiel ŝtonepoka kalendaro.

Vidita de Mittelberg, la suno subiras malantaŭ la Brocken dum la somera solstico. Pro la proksimeco de la dekstra arko al la lunarko (kiu estas lumigita je tiu momento de la subiranta suno), oni supozas, ke ĝi estas la okcidenta, tiu, kiu indikas la sunsubiron.

Ne certas, ĉu la disko en tiu fazo estis uzata kiel ilo por determini la solsticojn, aŭ ĉu ĝi nur klarigis la tiaman scion pri tiaj faktoj.

3-a fazo[redakti | redakti fonton]

La lasta aldonaĵo estis alia ora arko kun du preskaŭ paralelaj longdirektaj kaneloj, kiun oni ofte nomas sunbarkon tiajn, kiaj ekzistis en malnova Egiptio aŭ sur la insulo Kreto. La arko estas ĉirkaŭita je la longaj flankoj de mallongaj ekskavaĵetoj, kiaj prezentadoj de remiloj el aliaj bronzepokaj ŝipbildoj el GrekioSkandinavio. Tiu aldonaĵo verŝajne ne havas kalendaran funkcion, sed eble montras la ĉinoktan vojaĝon de la suno de la okcidento al oriento.

Ĉu eblas pro tio oni povas dedukti ke ekzistis bronzepoke kultura interŝanĝo inter Mezeŭropo kaj la Oriento, tion oni ne povas aserti nuntempe. La celo de la truoj je la diskorando estas ne klarigita, eble ili utilis por fiksado. Ĉefe tiu lasta aldono povas supozigi kultan uzon de la ĉieldisko.

Tamen certas al la sciencistoj partoprenintaj la esplorojn, ke tiu disko ne devenas el la orienta mediteranea regiono kaj nur poste alvenis en Mezeŭropo. Laŭ ili ĝi estas sendubende farita en Mezeŭropo ĉirkaŭ 1600 a.K.. Tial la disko farita de mezeŭropa civilizo estas, laŭ opinio de fakuloj, la ĝis nun plej malnova konkreta prezentaĵo de noktoĉielo kaj tiel la unua konservita bildo de la kosmo en la historio de homaro. Ĝi estas ĉirkaŭ 200 jarojn pli malnova ol la plej fruaj bildoj trovitaj ĝis nun en Egiptio.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La ĉieldiska centro por vizitantoj ĉe Nebra

La disko estis centro de ekspozicio nomita Der geschmiedete Himmel (La forĝita ĉielo), kiu montris 1600 bronzepokajn artaĵojn inkluzive la sunĉaron de Trundholm,

La 20-an de junio 2007 malfermiĝis centro por vizitantoj ĉe la trovejo, Nebra.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ute Kaufholz: Sonne, Mond und Sterne. Das Geheimnis der Himmelsscheibe. (Suno, luno kaj steloj. La sekreto de la ĉieldisko.), Anderbeck, Anderbeck 2004, ISBN 3-937751-05-X
  • Landesamt für Archäologie Sachsen-Anhalt (eld.): Archäologie in Sachsen-Anhalt. (Arkeologio en Saksio-Anhalto), Deutscher Verlag der Wissenschaften, Halle 1.2002, paĝoj 7–31. ISSN|0072-940X
  • Frank Hagen von Liegnitz: Die Sonnenfrau (La sunvirino), Weihnachtsgabe der WeserStrom Genossenschaft, Bremen 2002.
  • Harald Meller (Hrsg.): Der geschmiedete Himmel. Die weite Welt im Herzen Europas vor 3600 Jahren. (La forĝita ĉielo. La vasta mondo kore de Eŭropo antaŭ 3600 jaroj.) Ausstellungskatalog. Theiss-Verlag, Stuttgart 2004, ISBN 3-8062-1907-9
  • Katja Näther, Sven Näther: Akte Nebra – Keine Sonne auf der Himmelsscheibe? (Akto Nebra - nenia suno sur la ĉieldisko?), Naether, Wilhelmshorst 2004, ISBN 3934858023
  • National Geographic Deutschland. Gruner + Jahr, Hamburg 2004,1, paĝoj 38–61, ISBN 3-936559-85-6
  • Uwe Reichert: Der geschmiedete Himmel. (La forĝita ĉielo), Spektrum der Wissenschaft. Heidelberg 2004,11, paĝoj 52–59. ISSN|0170-2971
  • Der Sternenkult der Ur-Germanen. (Stelkulto de la praĝermanoj.), ĉefartikolo en DER SPIEGEL de la 25-a de novembro 2002.
  • E. Pernicka/C.-H Wunderlich, Naturwissenschaftliche Untersuchungen an den Funden von Nebra (natursciencaj esploroj pri la trovaĵoj de Nebra), Archäologie in Sachsen-Anhalt 1, 2002, paĝoj 24-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Referencoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.