Ĉielekvatoro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La ĉielekvatoroĉiela ekvatoro estas ĉefa cirklo, kie la ebeno de la tera ekvatoro tranĉas la imagan ĉielosferon. Alimaniere: se en la centra punkto de vitra terglobo oni starigus lumon, do la ĉielekvatoro ĝuste la projekcio de la terekvatoro sur la imagan ĉielosferon.

Ĉar la terakso estas klinigita kompare al la ebeno de la sunsistemo, la ĉielekvatoro tranĉas la ekliptikon - la ebeno de la orbito de la tero ĉirkaŭ la suno - sub angulo de 23° 27' (ekliptikoblikvo). La du tranĉopunktoj estas nomataj printempa kaj aŭtuna ekvinoksaj punktoj, ĉar tie troviĝas la suno dum la printempa kaj aŭtuna ekvinoksoj.

Lokoj sur la ĉielekvatoro havas laŭ la ekvatora koordinatosistemo la deklinacion 0°, polusodistancon je 90°, ilia rektascensio estas mezurata komence de la printempa ekvinoksa punkto.

Ĝermo pri teknologio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri teknologio.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).