Ĉielinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de Montaro Sankta Rita tra Tusona valo ekde Montaro Sankta Katalina. Montaro Sankta Rita estas la plej elstara el la "ĉielinsuloj" en suda Arizono.
Ĉirikahua-Montaro ( 2 700 metrojn ) super la dezerto.

Ĉielinsulo, naturinsuloarbarinsulo estas monto, izolita de la ĉirkaŭantaj malaltaĵoj kaj kun drame diferenca medio, cirkonstancoj kiuj, en kombinaĵo kun la altecozono de ekosistemoj, havas signifajn konsekvencojn por la naturaj vivejoj. Endemiismoj, laŭaltituda migrado kaj relikvaj populacioj estas iuj el la naturaj fenomenoj troveblaj en ĉielinsuloj.

La kompleksa dinamiko de specia riĉeco en ĉielinsuloj altiras la atenton de de la biogeografio, kaj simile la biodiverseco gravas por la konserva biologio. Unu el la ŝlosilo-elementoj de ĉielinsulo estas la disigo per fizika distanco de aliaj montaroj, kio rezultigas biotopan insulon, kiel arbaron ĉirkaŭatan de dezerto.

Iuj ĉielinsuloj servas kiel rifuĝejoj por borealaj specioj sursabliĝitaj kaŭze de varmiĝantaj klimatoj depost la lasta glaciepoko. En aliaj kazoj, limigitaj populacioj de plantoj kaj bestoj emas al speciigo, la sama procezo kiu okazas en oceanaj insuloj kiel la Galapagoj.

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

La termino estis popularigita far la natur-aŭtoro Weldon Heald, loĝanto de sudorienta Arizono. En lia libro el 1967, Sky Island, li demonstris la nocion, priskribante veturadon ekde la urbo de Rodeo, Nov-Meksiko, en la malaltaĵa Sonora-Dezerto, al pinto en Ĉirikahua-Montaro, 56 km for kaj altitudine 1 707 m pli alta. Suprenirante ekde la varmega, arida dezerto, la medio transiras al herbejo, tiam al kverka-pina duonarbaro, pina arbaro, kaj finfine al picea-abia-popla arbaro. La livro mencias la nocion de biomo, sed preferas la terminologion de vivozonoj, kaj referencas al verkoj de Clinton Hart Merriam. La livro ankaŭ priskribas la bestiaron kaj vivkondiĉojn en Ĉirikahua-Montaro [1]. Ĉirkaŭ la sama periodo, la ideo de montaraj insuloj kiel insuloj de vivloko influis sciencistoj kaj estis uzita far tiaj popularaj verkistoj kiaj David Quammen[2] kaj John McPhee.[3]. Tiu nocio apartenas al studo de insula biogeografio. Ĝi ne estas limigita al montaroj en sudokcidenta Nordameriko sed estas aplikebla al montaroj, altaĵoj, kaj masivoj tra la mondo [4]. Multe pli frue, la ĉielinsulo-nocio estis menciita en 1943 far Natt N. Dodge en artikolo en Arizona Highways magazine kiam li referencis al Ĉirikahua-Montaro en sudorienta Arizono kiel ". . . montara insulo en dezerta maro" [5].

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la plej pristuditaj ĉielinsuloj troviĝas en Nordameriko, nome la madreaj arbarinsuloj en la usonaj subŝtatoj de Nov-Meksiko kaj Arizono kaj en la meksikaj subŝtatoj de Ĉiuaŭo kaj Sonoro. Tiuj multnombraj montaroj estas interligitaj laŭ ĉeno kiu konektas la nordan ekstremon de Okcidenta Patrinmontaro al suda Rokmontaro. Ĉielinsuloj de centra kaj norda Roka Montaro en Usono ofte nomiĝas insulaj montaroj, speciale ĉe la loĝantaro kiu vivas enrigarde de tiuj monto-insuloj ĉirkaŭataj de ebenaĵoj.

Bildo ekde supre 2 100 metrojn en Montaro Sankta Katalina, montrante pinoj kaj neĝo antaŭe kaj dezerto malantaŭe.

Iuj pli nordaj ekzemploj estas Krezi-Montaro, Kasle-Montaro, Birspaŭ-Montaro, Hajvud-Montaro, kaj Eta Roka Montaro, ĉiuj en la usona subŝtato Montano. Ĉiu el tiuj montaroj estas arbarizita kaj havas tundron kaj neĝan akumuladon super la arbolimo, sed ne estas konektita al neniu ajn alia per arbarizitaj krestoj; la montaroj estas tute ĉirkauataj de senarba herbejo kaj/aŭ duonarida arbustaro sube. Aliaj bone konataj nordamerikaj ĉielinsuloj estas la grand-basenaj montarbaroj, kiel Blanka Montaro, Monto Santa Jacinto en Kalifornio, kaj Akvofonto-Montaro apud Lasvegaso, Nevado. Unu el la unikaj aspektoj de ĉielinsuloj de la usona-meksika limo-regiono estas la mikso de flaŭraj afinecoj, tiu estas, la arboj kaj plantoj de pli altaj altitudoj estas pli karakterizaj de nordaj latitudoj, dum la plantaro de la pli malaltaj altitudoj havas ligilojn al dezerto kaj al pli sudaj montaroj [6]. Iuj unikaj plantoj kaj bestoj troveblas en tiuj ĉielinsuloj, kiel Yucca schottii ( asparagaloj ), ruĝa tamiosciuro (Tamiasciurus hudsonicus grahamensis), Pyrgulopsis thompsoni ( moluskoj ), kaj Plethodon neomexicanus (salamandroj).

Iuj montaraj specioj ŝajne disvolviĝis ene de sia nuntempa arealo, adaptiĝintaj al sia loka medio, kiel Sorex lyelli [7]. Tamen, ankaŭ estis rimarkita ke iuj izolitaj ekosistemoj emas laŭgrade perdi speciojn, ĉar etaj eninsuligataj populacioj estas vundeblaj por la fortoj de formorto, kaj la izoliteco de la vivejo reduktas la eblecon de koloniigo per novaj specioj [2]. Plie, iuj specioj, kiel la griza urso, bezonas gamon da biotopoj. Tiuj ursoj historie vivis en la arbaroj kaj herbejoj trovitaj en la madreaj ĉielinsuloj, same kiel en tiaj pli malaltaĵaj vivlokoj kiaj ĉeriveraj areoj. Grizaj ursoj estis ekstermitaj en la regiono en la 20-a jarcento [8]. Sezonaj movadoj inter altaĵaj kaj malaltaĵaj vivejoj povas esti speco de migrado, kiel tiuj kiuj estas enterprenitaj de la montokoturno de la grand-basena montaro. Tiuj birdoj vivas alt-altitude kiam la neĝo malĉeestas, kaj anstataŭ migri suden por la vintro, ili migras suben [9].

Sed, iom konfuzante, ĉielinsularo aŭ eĉ la valoj inter la ĉielinsuloj, povas agi ne nur kiel bariero por biologia disvastiĝo, sed ankaŭ kiel vojo por migrado. Ekzemploj de birdoj kaj mamuloj kiuj profitas de la madrea insularo por etendi siajn arealojn norden, estas la eleganta trogono kaj la blanknaza nasuo [10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle (1967) Sky Island. Princeton, NJ: Van Nostrand, 114–126. 
  2. 2,0 2,1 angle (2004) The Song of the Dodo: Island Biogeography in An Age of Extinctions. New York: Scribner, 436–447. ISBN 978-0-684-82712-4. 
  3. angle (1981) Basin and Range. New York: Farrar, Straus and Giroŭ, 46. ISBN 0-374-10914-1. 
  4. angle Warshall, Peter (19 September 1994). "The Madrean Sky Island Archipelago: A Planetary Overview", gazeto :
  5. angle (March 1943) "Monument in the Mountain", gazeto : Arizona Highways, volumo : 19, numero : 3, paĝoj : 20–28.
  6. angle McLaughlin, Steven P. (19 September 1994), An Overview of the Flora of the Sky Islands, Southeastern Arizona: Diversity, Affinities, and Insularity, Biodiversity and Management of the Madrean Archipelago .The Sky Islands of Southwestern United States and Northwestern Mexico, Fort Collins, CO: United States Forest Service 
  7. angle (1999) The Smithsonian Book of North American Mammals. Washington, DC: Smithsonian Institution Press, 26. ISBN 1-56098-845-2. 
  8. angle (1985) The Grizzly in the Southwest. Norman: University of Oklahoma Press, 77–95, 136–159. ISBN 0-8061-1930-6. 
  9. angle Mountain Quail fact sheet. Alirita 8 May 2011.
  10. angle (1992) The Great Southwest Nature Factbook. Alaska Northwest Books, 209–210. ISBN 0-88240-434-2. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]