Ĉiela korpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉielkorpo)

Ĉiela korpo aŭ  ĉielkorpo estas natura konkreta objekto, kiu troviĝas en la kosmo. Ĝi povas ankaŭ esti struktura tuto konsistanta el grupo aŭ amaso de unuopaj korpoj. Praktike la termino ampleksas ĉiujn naturajn objektojn, kiujn homo povas vidi en la ekster-Tera universo, ĉu nudokule, ĉu per astronomiaj instrumentoj, kaj la Teron mem.

Samsignifaj aŭ preskaŭ samsignifaj nomoj estas kosma objekto, astronomia objekto (aŭ kosma korpo, astronomia korpo) kaj astro. Eblas diferencigi la terminojn tiel, ke tiuj kun korpo signifu nur unuopajn objektojn sufiĉe kompaktajn, kuntenatajn de gravito.

La plej bone konataj ĉielaj korpoj estas tiuj en nia sunsistemo (Suno, planedoj, nanplanedoj, asteroidoj, kometoj, lunoj k.a.), la ceteraj objektoj de la Lakta Vojo (steloj kaj ties planedoj, nebul-similaj kolektiĝoj de gaso kaj polvo), kaj la foraj videblaĵoj ekster la Lakta Vojo (diverstipaj galaksioj kaj galaksieroj). Nigraj truoj estas speciala, ne videbla sed konjektebla tipo de ĉiela korpo. Povas esti, ke ankaŭ malluma materio formas iajn korpojn en la kosmo.