Ĉifrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inventita ĉirkaŭ 2500 a.K., ĉifrado ne alvenis al sia ora epoko ĝis la invento de la komputilo en la 20-a jarcento. La plej fortikaj ĉifroj nune estas bazitaj sur grandegaj primoj: estas facile fari novan nombron per multipliko de grandegaj primoj, sed la inverso, faktorigo (= trovo de la primoj, kiuj faris la novan nombron) de tia nombro, estas tre malfacilega, kaj bezonas grandan komputilon. Se la primoj estas sufiĉe grandegaj, la bezonata komputilo estos preter la havebleco de individuo, kompanio aŭ eĉ registaro.

Moderna ĉifro konsistas el algoritmo kaj elĉifrigilo (angle, key). La elĉifrigilo estas la magia nombro kiu, kiam ĝi estas aplikita de la algoritmo de la ĉifro (t.e., la komputila programo), ĉifras aŭ malĉifras la mesaĝon ĝuste. Ĉiu mesaĝo povas havi malsaman malĉifrilon, sed la algoritmo samas.

Estas du ĉefaj klasoj de ĉifroj: la simetria ĉifro kaj la ĉifro de publika malĉifrilo (speco de nesimetria ĉifro).

Simetria ĉifro uzus unu kaŝan malĉifrilon, kiu povas ĉifri kaj malĉifri mesaĝon. Sed tia ĉifro estas malsekura ĉar oni devas iel sekure komuniki la malĉifrilon sen ĉifro.

Unu solvo estas la ĉifro kun publika malĉifrilo, eltrovita en 1975 de Whitfield Diffie de Stanford. La ĉifro havas du malĉifrilojn, unu kaŝa, unu publika. Mesaĝo ĉifrita per la publika malĉifrilo estas malĉifrebla nur per la kaŝa. Kaj inverse. La kaŝa malĉifrilo ne estas sendata, tial estas tute sekura. Plue, por kalkuli la kaŝan malĉifrilon el la publika, vi devas faktorigi la primojn de grandega nombro, procedo praktike nekomputebla por nombro sufiĉe grandega. Gravas, ke la publikaj malĉifriloj ne estu ŝanĝitaj per atakisto dum la transporto.

La plej popularaj ĉifroj por sendi trans la Interreton estas (Open)PGP kaj SSL. PGP estas normo por sendi dosierojn kaj retpoŝton sekure (kredeble eĉ kontraŭ registaroj) trans la Interreton. PGP kaj SSL uzas kaj nesimetrian kaj simetrian ĉifrojn: La simetria malĉifrilo estas ĉifre sendata kun la publika malĉifrilo tra la reto kaj la datenoj estas ĉifrataj per la simetria malĉifrilo, ĉar simetria ĉifro estas multe pli rapida ol nesimetria ĉifro.

La povo de komputilo donas al civitano la eblecon de fortikega ĉifrado. Kontraŭ la volo de registaroj. Eĉ en la relative liberama Usono, la registaro deziras malpermesi aŭ subfosi fortikegan ĉifradon por civitanoj kaj kompanioj. Sed por ke privateco kaj komerco floru surrete, tiaj ĉifroj estas necesaj, kiel la koverto kaj subskribo estas necesaj en la eksterreta mondo (kaj la sigelo en la antikva mondo).

Ĉifroj

La tri nune ĉefaj ĉifroj estas: