Ĉifrado
Inventita ĉirkaŭ 2500 a.K., ĉifrado ne alvenis al sia ora epoko ĝis la invento de la komputilo en la 20-a jarcento. La plej fortikaj ĉifroj nune estas bazitaj sur grandegaj primoj: estas facile fari novan nombron per multipliko de grandegaj primoj, sed la inverso, faktorigo (= trovo de la primoj, kiuj faris la novan nombron) de tia nombro, estas tre malfacilega, kaj bezonas grandan komputilon. Se la primoj estas sufiĉe grandegaj, la bezonata komputilo estos preter la havebleco de individuo, kompanio aŭ eĉ registaro.
Moderna ĉifro konsistas el algoritmo kaj elĉifrigilo (angle, key). La elĉifrigilo estas la magia nombro kiu, kiam ĝi estas aplikita de la algoritmo de la ĉifro (t.e., la komputila programo), ĉifras aŭ malĉifras la mesaĝon korekte. Ĉiu mesaĝo povas havi malsaman elĉifrigilon, sed la algoritmo samas.
Estas du ĉefaj klasoj de ĉifroj: la simetria ĉifro kaj la ĉifro de publika elĉifrigilo (speco de nesimetria ĉifro).
Simetria ĉifro uzus unu kaŝan elĉifrigilon, kiu povas ĉifri kaj malĉifri mesaĝon. Sed tia ĉifro estas malsekura ĉar oni devas iel sekure komuniki la elĉifrigilon sen ĉifro.
Unu solvo estas la ĉifro kun publika elĉifrigilo, eltrovita en 1975 de Whitfield Diffie de Stanford. La ĉifro havas du elĉifrigilojn, unu kaŝa, unu publika. Mesaĝo ĉifrita per la publika elĉifrigilo estas malĉifrebla nur per la kaŝa. Kaj inverse. La kaŝa elĉifrigilo ne estas sendata, tial estas tute sekura. Plue, por kalkuli la kaŝan elĉifrigilon el la publika, vi devas faktorigi la primojn de grandega nombro, procedo praktike nekomputebla por nombro sufiĉe grandega. Gravas, ke la publikaj elĉifrigiloj ne estu ŝanĝitaj per atakisto dum la transporto.
La plej popularaj ĉifroj por sendi trans la Interreton estas (Open)PGP kaj SSL. PGP estas normo por sendi dosierojn kaj retpoŝton sekure (kredeble eĉ kontraŭ registaroj) trans la Interreton. PGP kaj SSL uzas kaj nesimetrian kaj simetrian ĉifrojn: La simetria elĉifrigilo estas sendata ĉifrita kun la publika elĉifrigilo tra la reto kaj la datenoj estas ĉifrataj per la simetria elĉifrigilo, ĉar simetria ĉifro estas multe pli rapida ol nesimetria ĉifro.
La povo de komputilo donas al civitano la eblecon de fortikega ĉifrado. Kontraŭ la volo de registaroj. Eĉ en la relative liberama Usono, la registaro deziras malpermesi aŭ subfosi fortikegan ĉifradon por civitanoj kaj kompanioj. Sed por ke privateco kaj komerco floru surrete, tiaj ĉifroj estas necesaj, kiel la koverto kaj subskribo estas necesaj en la eksterreta mondo (kaj la sigelo en la antikva mondo).
Ĉifroj[redakti]
La tri nune ĉefaj ĉifroj estas:
