Ĉikago-ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉikago-ĵazoĉikaga ĵazo estas memstara stilo ene de la evoluo de ĵazo. Ĝi evoluis el imitado stampita origine de la "nigrula" novorleana ĵazo deflandke de blankulaj muzikistoj. Ĉikago-ĵazon oni ne erare intermiksu kun diksilando.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1920-aj jaroj multaj nigulaj muzikistoj iris de Nov-Orleano al Ĉikago (i.a King Oliver, Jelly Roll Morton kaj Louis Armstrong). Ĉefa kialo por tio estis, ke la tiama amuzokvartalo en Nov-Orleano, Storyville, estis fermita per dekreto, kio ekigis grandan migradon de muzikistoj aparte al Ĉikago. Krome la oferto da laborpostenoj en Chicago estis larĝa, kaj tie povis labori ankaŭ nigrulaj muzikistoj, kio tiam estis nekutima. Kelkaj lernantoj kaj studentoj el la blankula mezklaso, kiu je la suda flanko de Ĉikago aŭskultis novorleanan ĵazon, komencis kopii siajn nigrulajn modelulojn, je kio ili evoluigis apartan stilon.

Stildistingiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉikago-ĵazon distingas pli alta graveco de la solooj (male al la kolektivimprovizado de la frua novorleana ĵazo), la kreska graveco de la saksofono kaj precipe certa sinretenemo dum la ludado. Komence de la 1930-aj jaroj la leviĝanta bandega muziko de svingo anstataŭis la stilon.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

La saksofono pligraviĝis, aparte kiel soloinstrumento. Kontrabaso kaj gitaro anstataŭis tubjon kaj banĝon. Krome 2-a kaj 4-a taktotempo estis pli forte akcentita precipe per la frapinstrumentaro.

Interpretintoj[redakti | redakti fonton]

Famaj reprezentantoj de ĉikago-ĵazo estis i.a. Bix Beiderbecke, Jimmy McPartland, Frank Teschemacher, Bud Freeman, Gene Krupa, Frank Trumbauer, Frank Westphal, Red Nichols, Hoagy Carmichael, Adrian Rollini, Eddie Condon, Joe Venuti, juna Benny Goodman.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Burkhardt: Chicago. In: Joachim-Ernst Berendt (Hg.) Die Story des Jazz. Vom New Orleans zum Rock Jazz. Reinbek 1978 (1991), S. 63-83
  • William Howland Kennedy: Chicago Jazz. A Cultural History, 1904–1930. Oxford University Press, New York 1993. ISBN 0-19-506453-4
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Chicago-Jazz » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3556628 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)