Ĉikita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉikita
Bésiro besïro
Proksimuma geografia disvastiĝo de la ĉikita lingvo en Bolivio.
Proksimuma geografia disvastiĝo de la ĉikita lingvo en Bolivio.
lingvo • moderna lingvo
Makro-ĵea lingvaro
Parolata en  Bolivio
Parolantoj 2 400
Denaskaj parolantoj 20 000
Lingvistika klasifiko

Makro-ĵea lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Bolivio [1]
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 cax
  Glottolog chiq1248
Angla nomo Chiquitano
Franca nomo chiquitano
vdr

La ĉikita lingvo (hispane: Chiquitano, propralingve: Bésiro), estas indiĝena lingvo de sudorienta Bolivio. Eble ĉirkaŭ dudek mil personoj uzas la idiomon en la regiono de bolivia Ĉako en la provincoj de Ñuflo de Chávez[2] , Velasco[3] , Sandoval[4], Busch[5], Ichilo[6] kaj Chiquitos[7] de Santa-Kruzio, Provinco Iténez[8]de Beniio kaj en kelkaj municipoj de apuda Brazilo[9]. La lingvo estas konsiderata kiel senparenca. Laŭ Joseph Greenberg [10] la ĉikita estas ligita al bororoaj lingvoj en hipoteza makro-ĵea lingvaro, sed tio ne estas pruvita[11] .

La takso de la nombro de parolantoj tre varias de fonto al alia, oni estimas ke ekzistas ĉirkaŭ 6 mil kompetentaj parolantoj, kvankam la etna grupo ĉikita estas inter 47 mil kaj 60 mil individuoj.[9] Baziĝante sur la plej alta nombro, ĝi estus la kvara plej parolita indiĝena lingvo en Bolivio post la suda keĉua, la ajmara kaj la ĉirigana[12] dialekto de la gvarania.

Oni distingas tri grandajn dialektojn de la ĉikita:

  • tiu de la zonoj de Koncepto kaj Lomerío (Ñuflo de Chávez), Sankta Rafael, Sankta Anna kaj Sankta Jozefo (Velasco);
  • tiu de la zono de Sankta Javierito (Velasco)
  • tiu de la zono de Sankta Mikaelo (Velasco), kiu estas la plej diferencita de la resto.[13]

Ekzistas gramatiko[14] kaj normigita alfabeto por la skribo de la ĉikita.[15]


Bibliografio

  • Fabre, Alain 2008 : Chiquitano, Diccionario etnolingüístico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos. (hispane)

Notoj kaj referencoj

  1. Ĉikita oficiala en Bolivio de la 11a de februaro 2000, Decreto Supremo n.º 25.894
  2. Provinco Ñuflo de Chávez: es:Provincia de Ñuflo de Chávez
  3. Provinco José Miguel de Velasco: es:Provincia José Miguel de Velasco
  4. Provinco Ángel Sandoval: es:Provincia de Ángel Sandoval
  5. Provinco Germán Busch: es:Germán Busch (provincia)
  6. Provinco Ichilo: es:Ichilo (provincia)
  7. Provinco Chiquitos: es:Provincia de Chiquitos
  8. Provinco Iténez: es:Iténez (provincia)
  9. 9,0 9,1 Alain Fabre (2000): «Chiquitano», en el Diccionario etnolingüístico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos.
  10. Joseph GreenbergŜablono:WT traduko
  11. Áurea Cavalcante Santana: «Comparações preliminares entre a língua chiquitano (Brasil/Bolívia) e o proto-jê. Ponencia en el 52.º Congreso Internacional de Americanistas, en Sevilla, julio de 2006.
  12. ĉirigana lingvo: es:Avá Guaraní
  13. Xavier Albó: «Bolivia plurilingüe», en Cuadernos de Investigación, 44. La Paz: CIPCA/UNICEF, 1995.
  14. Jesús Galeote Tormo: Manitana auqui besüro. Gramática moderna de la lengua chiquitana y vocabulario. Santa Cruz de la Sierra: Centro de Estudios Chiquitanos, 1993.
  15. Pablino Parapaino Castro, et al.: Guía del alfabeto besiro. La Paz: Ministerio de Educación, Viceministerio de Educación Escolarizada y Alternativa, 2003.

Eksteraj ligiloj