Ĉilia Esperanto-Asocio
El Vikipedio
Ĉilia Esperanto-Asocio estas la landa organizo en Ĉilio, kiu prizorgas la disvastigon de la Internacia Lingvo Esperanto en tiu ĉi lando.
Ĝi estis fondita en la jaro 1977, kaj estis agnoskita de Universala Esperanto-Asocio unu jaron poste.
Estis prezidantoj de tiu ĉi asocio:
- Iván Mättig Catalán (1977-2007)
- Hector Campos Grez (2007- ??)
Ĝia oficiala bulteno estis "La Verda Sago", kaj en la hispana lingvo "Esperanto-Noticias". La unua estis redaktita de Jorge Tachauer Szabö kaj Daniel Zanelli Chávez; la alia estis redaktita de Iván Mättig.