Ĉilia akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉilia akcipitro
Ĉilia akcipitro
Ĉilia akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. chilensis
Accipiter chilensis
(Philippi & Landbeck, 1864)
Konserva statuso
CITES_A2
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉilia akcipitro (Accipiter chilensisAccipiter bicolor chilensis) estas rabobirdo apartenanta al la genro de tipaj akcipitroj. Ili reproduktiĝas en arbaroj de Andoj el centra Ĉilio kaj okcidenta Argentino suden al Fajrolando, el marnivelo al 2,700 m altitude (kvankam birdoj estas rare observataj super 1,000 m). Kelkaj vintras ŝajne en malaltaj teroj de nordokcidenta Argentino.

Ĝi estas foje konsiderata subspecio de sia norda parenco nome la Dukolora akcipitro (A. bicolor), kaj foje distinga specio. Ambaŭ montras diferencoj laŭ prefero de biotopoj kaj havas alopatriajn distribuadojn. Sed la situacio estas pli komplika pro la subspecio pileatus, kiu estas intermeza en plumaro inter bicolor kaj chilensis, kaj estis varie atribuata al specio fare de tiuj kiuj konsideras ilin distingaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de maskla Accipiter chilensis en Figuras i descripciones de aves chilenas, Anales del Museo Nacional de Chile, 1902
AccipiterChilensisSmit

La masklo estas 37 al 38 cm longa, dum la pli granda ino estas 41 al 42 cm. Plenkreskuloj havas nigrajn suprajn partojn, kaj cindrogrizajn bruston kaj ventron kun malhela strieco. La gorĝo havas vertikalan malhelan striecon kaj la subvosto estas blanka. La supra vosto estas bruna kun 5 aŭ 6 malhelaj bendoj. La kruroj estas verdecflavaj, kaj la irisoj estas flavaj. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron.

Junuloj havas pli brunajn suprajn partojn kun kremokolorajn plumobordojn. La pli palaj brusto kaj ventro havas vertikalan striecon. La pli pala supra vosto faras la bendojn pli evidentaj.

Tiuj birdoj estas voĉemaj nur dum la reprodukta sezono. Dum dediĉo al la reprodukta agado, ties alvokoj ne ŝajnas diferencaj el tiuj de la Dukolora akcipitro. Tiu havas almenaŭ du tre altatonajn plendecajn voĉaĵojn: bojeca serio de alvokoj kehkaŭ, kaj kvazaŭ de pego pli rapida kaj akcela stakato de alvokoj kek. Tiuj estas elsendataj ĉe la nesto kaj povus averti pri entruduloj, kiaj fakuloj studontaj la birdojn. Serio de altatonaj kie povus anstataŭi la menciitajn aŭ ankaŭ esti distinga tipo de alvoko. Partneroj direktiĝas unu al alia per kriega ŭaaah, kaj milda klara fajfo estas ŝajne uzata de gepatroj por komuniki ion al junulo.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

En Argentino ĝi troviĝas norde ĉe Provinco Neuquén je ĉirkaŭ 36° de latitudo. La norda limo de la reprodukta teritorio en Ĉilio ne estas bone konata. Laŭ gravaj nombroj la Ĉilia akcipitro probable loĝas nur norde de la Regiono O'Higgins, kvankam ĝi almenaŭ foje reproduktiĝas en la Regiono Valparaíso, kaj eble ankaŭ en Kokimbio kaj en la Nacia Parko Fray Jorge, el kio estis kelkaj vidaĵoj. La suda limo estas ĝenerale akceptita je ĉirkaŭ 55° latitude en Fuegio [1].

Ties movomodeloj ne estas ankoraŭ solvitaj. Ĝenerale ili ŝajne estas loĝantaj birdoj, sed estas ankaŭ sezona influinvado de Ĉiliaj akcipitroj al nordokcidenta Argentino. Eble ili sekvas la svarmojn de migrantaj paserinoj aŭ eĉ de Ĉilia kolombo (Columba araucana). Ili estis konstatitaj kiel reproduktantaj en Provinco Magallanes sed formigrantaj poste. Junuloj ŝajne emas vagadi: estas unu certa kaj unu ebla vidaĵo el Tafí del Valle kaj el Oasis de Pica, respektive; ambaŭ lokoj estas je centoj de kilometroj norde eĉ el la supozata reprodukta teritorio [1].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Ĉilia akcipitro specife troviĝas en moderklimataj arbaroj. Multe pli rare, ĝi troviĝas ankaŭ en sklerofilaj arbaroj, parkoj kaj miksitaj arbaroj aŭ malferma vivejo. Kiel altoĉasisto, ĝi vizitas ankaŭ malfermajn areojn kiaj arbustaroj, herbejoj aŭ agrikulturejoj por ĉasi tie. Ĝi estas rare aŭ ebe ne vidata en tre hom-modifita biotopo tamen, kaj la malmultaj individuoj kiuj troviĝis en urbaj parkoj kaj ĝardenoj estas probable neloĝantaj birdoj. Ŝajne ili postulas ne multe malpli da 200 hektarojn de indiĝena arbaro por reproduktiĝi [1].

Tipe en arbaroj loĝataj de tiu birdospecio hegemonias araŭkarioj (Araucaria) kaj notofagoj (Nothofagus). Precizaj specioj konstatitaj estas koihuo (N. dombeyi), huajo (N. obliqua) kaj lengo (N. pumilio). Ili probable toleras iom da lignoproduktado, se la indiĝena karaktero de la arbaro ne estas tuŝata. Duaranga kreskaĵaro kun abundaj maturaj arboj restantaj kaj densa subkreskaĵaro ekzemple de sudamerika montobambuo (Chusquea), kaŭzata de limigita lignoproduktado, povus eĉ esti unuaranga reprodukta biotopo, kvankam oni ne certas ankoraŭ. Kiam estas sufiĉe da indiĝena arbaro, tiu birdospecio uzas ankaŭ plantejojn ekzemple de enmetitaj pinoj [1].

Dumtage ili emas ripozi sur branĉoj en sia teritorio, moviĝante inter preferataj areoj de arbaroj per malalta flugo. Al areoj kun forta homa ĉeesto kiaj setlejoj oni alproksimiĝas prudente; ĝi ne estas ĝenerale birdo kiu avertas sian eston. Paroj disiĝas for de la reprodukta sezono; oni ne studis ĉu ili estas monogamaj nur dum la reprodukta sezono aŭ por kelkaj sezonoj. Ili foje ŝvebas ĉe nerilataj birdoj por reproduktado. Maskloj faras akrobatiajn flugomontrojn por pariĝado, kia duobla turniĝo kun formo de rekta "8" [1].

La laŭso Colpocephalum turbinatum estis trovata ĉe muzea specimeno de la Ĉilia akcipitro, sed fakte oni ne scias ĉu ĝi estis parazito de tiuj birdoj aŭ venis el alia specimeno.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Oni ne bone konas kiel tiu karnovorulo kaptas sian predon, sed ŝajne per persekutado de malgrandaj kaj manovrantaj birdoj tra ĉiuj niveloj de la arbaro. Ĝi povas ankaŭ kapti grandajn insektojn dumfluge. Oni observis ambaŭ kondutojn kaj aktiva serĉado de predoj kaj ripoze embuski atende preterpasontajn. Dum la reprodukta sezono, paroj povas kooperi en ĉasado; ties diferencaj grandoj asekuras ke ili ne multe konkurencos por sama predo.[1]

La manĝo de la Ĉilia akcipitro' estas preskaŭ nur birdoj (97.8% de ĉiu predoj laŭ unu studo),[2] kaj precize diversa selektado de arbaraj paserinoj. Pli da 30 birdospecioj estas dokumentitaj kiel manĝitaj de tiu akcipitro almenaŭ foje. Roduloj de almenaŭ 4 specioj kaj fojfojaj insektojskvamuloj kompletas ties dieton.[1]

La Ĉilia akcipitro ĉasas arbarajn paserinojn sendistinge pri specioj, habitatoj aŭ kutimoj kondiĉe ke ili havu taŭgan grandon, kvankam ĝi havas preferon por specioj kiuj loĝas ĉe la arbara grundo. Depende el disponeblo, preferataj predospecioj estas Dornovosta afrasturo (Aphrastura spinicauda) Nigramentona kardelo (Carduelis barbata), Blankakrona elenio (Elaenia albiceps), Flaklanda turdo (Turdus falcklandii) kaj Fajrokula ksolmo (Xolmis pyrope).[2] Oni sugestis, ke la Ĉilia kolombo (Columba araucana) konstituas gravan predon, sed tio ŝajne okazas nur je iaj tempoj aŭ lokoj, se okaze.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa akcipitro reproduktiĝas en la aŭstrala somero. Paroj ŝajne formiĝas el fina oktobro antaŭen. Kovado estis observata en decembro, kaj idoj estis vidataj el jarfino al februaro, post kio la familioj denove disiĝas. Priskriboj de nesto de 1937 kaj ovo de 1945 de Ĉilia akcipitro ŝajne baziĝis sur misidentigo; la nesto almenaŭ estis probable de Ĉimango (Milvago chimango).[1]

La ovalforma platforma nesto estas ĉirkaŭ 50 al 80 por 50 al 60 cm kaj estas ĉirkaŭ 25 cm alte se freŝe konstruita. Kelkaj nestoj estas pli da duoble alte; tiuj povus esti uzitaj dum kelkaj jaroj. Ĝi estas konstruita el forte interplektitaj sekaj bastonetoj. Ĝi situas sur forkaj branĉoj en la supra parto de arbo, ĉe ĉefa trunko aŭ ĉefa vertikala branĉo, ĉirkaŭ 16 al 20 m supergrunde. Almenaŭ surloke oni preferas arbojn de la speco koihuo (Nothofagus dombeyi) pli mute por nestado. Nestoj estas foje reuzataj en sinsekvaj sezonoj, sed plej ofte ili konstruas novan neston en alia arbo ĉiun sezonon.[3]

La ino demetas probable 2 ovojn, foje 3 kaj pli rare nur 1, kiel kutime ĉe Akcipitredoj. La ovoj estas helbluecaj al blankecaj kaj havas formon kiel de kokovo. La ovoŝela interno havas iom pli markatan bluecan nuancon. Kovado daŭras probable ĉirkaŭ 3 semajnojn. La gepatroj defendas sian nestoteritorion kontraŭ aliaj rabobirdoj, kiaj la Varia buteo (Buteo polyosoma); dum alproksimiĝo de tia danĝera specio, la idoj kaŝas siajn kapojn. Ŝajne 2 aŭ 3 idoj estas produktataj laŭ regula modelo, malkiel ĉe multaj aliaj Akcipitredoj inter kiuj nur la plej forta ido survivas.[3]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Pro sia arbara vivejo kaj sekretema kutimaro, la Ĉilia akcipitro estas unu el la malplej studitaj rabobirdoj de la moderklimataj arbaroj de Patagonio. Ĝi estas konsiderata relative komuna en la regiono de la Horna Kabo ekz. ĉe la Nacia Rezervejo Ñuble, kaj oni konstatis populacidensojn tiom altaj kiom ĝis 4 birdoj por kvadrata kilometro. Aliloke ili estas malpli ofte vidataj kaj kutime tre rare. Klopodoj por certigi ties loĝdenson estas malhelpataj de la fakto ke ili postulas precizan kvanton de prahabitato por setliĝi en loko. Tiele multe alia taŭga tero povus esti subuzata de tiuj birdoj, kaj subpopulacioj havas tre disan distribuadon [1].

Ĝi estas listata kiel rara aŭ nesufiĉe konata specio en Ĉilio kaj laŭleĝe protektata laŭ la Ĉasjuro. En Argentino ĝi ne estas listata kiel minacata. Je tutmonda skalo ĝi estas rara birdo, kvankam ne sub tuja minaco. Populacioj povus malpliiĝi pro pliiĝanta habitatoperdo pro etendaj incendioj, lignoproduktado kaj ĉasado [2]. Ĝi ne estas taksata de la IUCN, ĉar ili ne konsideras ĝin specife distinga, sed ĝi estis inkludata en Apendico II de CITES kiel parto de la ĝenerala listado de Falkoformaj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Trejo et al. (2006)
  2. 2,0 2,1 2,2 Figueroa Rojas et al. (2004)
  3. 3,0 3,1 Trejo et al. (2006), Figueroa Rojas et al. (2007)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Figueroa Rojas, Ricardo A.; Alvarado Orellana, Sergio; Corales Stappung, Soraya & Shehadeh, Ishback (2004): Prey of breeding Chilean hawks (Accipiter chilensis) in an Andean Nothofagus forest in northern Patagonia. Wilson Bulletin 116(4): 347-351. COI:10.1676/04-022 (HTML resumo)
  • Figueroa Rojas, Ricardo A.; Alvarado Orellana, Sergio; Gonzalez-Acua, Daniel & Corales Stappung, Soraya (2007): Nest characteristics of the Chilean Hawk (Accipiter chilensis, Falconiformes: Accipitridae) in an Andean Nothofagus forest of northern Patagonia. Studies on Neotropical Fauna and Environment 42(1): 1-4 [Angla kun hispana resumo]. COI:10.1080/01650520600682999 (HTML resumo)
  • Trejo, Ana; Figueroa Rojas, Ricardo A. & Alvarado Orellana, Sergio (2006): Forest-specialist raptors of the temperate forests of southern South America: a review. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 317-330 [Angla kun portugala resumo]. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-11-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]