Ĉilia hispana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉilia hispana lingvo estas dialekto de la hispana lingvo uzata en preskaŭ la tuta ĉilia teritorio, havante nur etajn nuancojn kiuj varias laŭ la zono aŭ la socia-tavolo, eĉ troviĝas variantoj de ĝi en argentinaj regionoj proksimaj al la ĉilia landlimo. La ceteraj hispanlingvaj dialektoj parolataj en Ĉilio estas la anda hispana lingvo kaj la ĉiloea hispana lingvo.

Ĝi estas tre malsama al la norma hispana lingvo je sintakso, morfologio, fonetiko kaj leksiko. Ĝia tipa karakterizo estas siaj propraj morfologiaj trajtoj. Pro longtempa lingva izoliĝo eblas ke trajtoj de la hispana lingvo de la 17-a jarcento ankoraŭ restas en la ĉilia hispana lingvo, interalie, la voseo t.e. la uzado de la pronomo "vos" kiel dua persono singularo, kune al "tú".

La ĉilian hispanan lingvon oni ne trovas en formala elparolo, kvankam la parolantoj mem estas ĉilianoj. Ĝi estas nur uzata en ĉiutagaj aŭ familiaj situacioj.