Ĉilian

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĈilianQilian (ĉine 祁連山, Ĉilian Ŝan) estas alta montaro de ĝis 6.346 metroj da alteco en la okcidento de Ĉinio (Azio).

La montaro, kies areo situas ĉe la limoj de la ĉinaj provincoj Ĉinghajo kaj Gansuo estas la orienta centra parto de la montoĉeno Nanŝan kaj inkluzivas ties plej altan monton. Sude de la Ĉilian Ŝan etentiĝas la orienta parto de la montaro Kunlun kaj ankaŭ la altmontara lago Ĉinghai, norde etendiĝas la dezerto Gobi. Okcidente najbaras la montaro Altun, la okcidenta centra parto de la montaroĉeno Nanŝan .