Ĉiloeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La insularo de Ĉiloeo (en hispana lingvo: Chiloé) estas arkipelago lokita en la sudo de Ĉilio, inter la paraleloj de 41° kaj 43° de suda latitudo. Ĝi precipe enhavas grandan insulon, la Granda Insulo de Ĉiloeo, krome grandan nombron da insuloj kaj malgravaj insuletoj. La arkipelago havas areon de 9.181 km² kaj havis loĝantaron de 154.766 personoj en la jaro 2002.

La insularo de Ĉiloeo

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

Chiloé estas transformo de Chilhué, la hispana aliformado de la chillwe, vorto kiu en la mapuĉa signifas «loko de chellos». La ĉelloBrunkrona mevo (Larus maculipennis) estas blanka birdo kun nigra kapo, tre ofte videbla ĉe la strandoj kaj lagetoj de la arkipelago.

Kulturo de Ĉiloeo[redakti | redakti fonton]

La kulturo de Ĉiloeo malsamas aliajn partojn de la lando pro la miksaĵo inter indiĝenaj kaj hispanaj tradicioj, kaj ankaŭ pro la originaj solvoj trovitaj por la problemoj de la insula vetero.

Ĉiloea hispana lingvo[redakti | redakti fonton]

La hispana parolata en Ĉiloeo havas strangajn karakterojn pro la centoj da vortoj prenitaj el la mapuĉa en sia dialekto huilliche kaj pro la konservado de multe da hispanaj arĥaismoj, kiu jam ne estas uzataj aliloke.

Ĉiloea mitaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiloeo havas multajn karakterajn mitojn originajn de la miksaĵo inter la kreaĵoj de la unuaj loĝantoj kaj de la kunportitaj de la eŭropanoj. Inter la Ĉiloeaj mitoj elstaras la Pinkoja, la Invunĉe, la Kaleŭĉe, la Traŭko, la Fiura kaj la Kamahueto.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La arĥitekturo en Ĉiloeo estas tre karaktera. La konstruaĵoj estas faritaj el ŝindoj kaj estas levitaj per stangoj por travivi inundojn.

alercaj ŝindoj

Kirkoj de Ĉiloeo[redakti | redakti fonton]

Eta kirko proksime de Chacao.

La kirkoj estis konstruitaj dum la dek-oka kaj dek-naŭa jarcento. Ĉi tiuj kirkoj elstaras pro bona konserviĝo, kvankam ili estas faritaj el ligno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]