Ĉimaĉimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉimaĉimo
Ĉimaĉimo
Ĉimaĉimo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Milvago
Specio: M. chimachima
Milvago chimachima
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

ĈimaĉimoFlavkapa karakaro, Milvago chimachima, estas rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj de la grupo de karakaroj. Ĝi troviĝas en tropika kaj subtropika Sudameriko kaj en la suda parto de Centrameriko. Malkiel la falkoj de la genro Falco de la sama familio, la karakaroj ne estas rapide flugantaj ĉasistoj, sed estas lantaj kaj ofte kadavromanĝantoj.

La Ĉimaĉimo estas 41-46 cm cm longa kaj pezas 325 g averaĝe. La ino estas pli granda ol la masklo, kaj pezas 310-360 g, kompare kun liaj 280-330 g. Ĝi havas larĝajn flugilojn kaj longan voston, iome simila al malgranda Buteo. Plenkreskulo havas sablokoloran kapon, kun nigra superokula strio al la nukoflanko kaj sablokoloraj subaj partoj ĉio kun tre markata helflava nuanco kio estas tialo por alternativa komuna nomo. La supraj partoj estas brunaj kun distingaj helaj makuloj en flugilplumoj ("fenestroj"), kaj la vosto estas striece kremokolora kaj bruna.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed kapo kaj subaj partoj de nematuruloj havas densan brunan makuletecon. La voĉo de tiu specio estas karaktera kria sĉriii.

Tiu estas birdo de savanoj, marĉoj kaj arbarbordoj. La Ĉimaĉimo estas specio de loĝantaj birdoj el Kosta-Riko suden tra Trinidado kaj Tobago al norda Argentinio (provincoj de Misiones, Chaco, Formosa, Corrientes kaj Santa Fe). Ĝi tipe troviĝas el marnivelo al 1800 m, foje al 2600 m super marnivelo.

En suda Sudameriko ĝi estas anstataŭata de la plej proksima parenco nome la Ĉimango (Milvago chimango), kies teritorio koincidas kun tiu de la Ĉimaĉimo en suda Brazilo, norda Argentino, Paragvajo kaj Urugvajo. Pli granda kaj fortika paleosubspecio, Milvago chimachima readei, loĝis en Florido kaj eble ie pli dum la fina Pleistoceno, antaŭ kelkaj dekoj da miloj da jaroj.[1] Laŭ la informaro de Peregrine Fund, la Ĉimaĉimo etendas siajn teritoriojn en Nikaragvon.[2]

La Ĉimaĉimo estas ĉiomanĝanta, kaj manĝas reptiliojn, amfibiojn kaj aliajn malgrandajn animalojn same kiel kadavraĵojn. Ili apenaŭ aŭ neniam manĝas birdojn kaj tiu specio ne provokas avertalvokojn el miksitaj kunmanĝantaroj kiuj preterpasas ĝian vojon eĉ en malferma habitato de cerado.[3] Ili povas ankaŭ manĝi iksodojn el brutaro, kaj estas surloke nomata "iksodobirdo" (carrapateiro en la portugala). Aldone almenaŭ pli junaj birdoj emas iajn fruktojn, kiaj tiuj de la Oleopalmo (Elaeis guineensis) kaj de Peki (Caryocar brasiliense).[4] La ino demetas el 5 al 7 brunmarkatajn sablokolorajn ovojn en nesto konstruita el bastonetoj en arbo.[5]

La Ĉimaĉimo profitis el arbarklarigado farita por brutobredado. Ties statuso en Trinidado ŝanĝis el rara al iom komuna, kaj ĝi estis unuafoje vidata en Tobago en 1987.[6] Ĝi adaptiĝas facile al urbaj areoj kaj, kune kun specioj kiaj la Nigra katarto (Coragyps atratus), ĝi estas inter la plej komune vidataj rabobirdoj en urboj de Latinameriko. Sekve tiu specio de ampleksa etendo ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[7] En Panamurbo ekzemple, kiel rezulto de pliiĝanta urba rubaro, la paroj de Ĉimaĉimo estas ofte vidataj sur tegmentoj en ĉeurbaj setlejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emslie, Steven D. (1998). "Avian Community, Climate, and Sea-Level Changes in the Plio-Pleistocene of the Florida Peninsula", gazeto : Ornithological Monographs, volumo : 50, paĝoj : 44–45
  2. Milvago chimachima. Global Raptor Information Network. Alirita 2009-08-30.
  3. Ragusa-Netto (2000)
  4. Olmos et al. (2006)
  5. Pereira (2008) paĝo 45
  6. ffrench et al. (1991)
  7. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2008). Milvago chimachima. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 19 November 2008.
  • ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Olmos, Fábio; Pacheco, José Fernando & Silveira, Luís Fábio (2006): Notas sobre aves de rapina (Cathartidae, Acciptridae e Falconidae) brasileiras [Notoj pri Brazilaj rabobirdojs]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(4): 401-404 [Portugala kun angla resumo]. PDF plena teksto
  • Pereira, José Felipe Monteiro (2008) : Aves e Pássaros Comuns do Rio de Janeiro(Common birds of Rio de Janeiro). Rio de Janeiro, Technical Books, ISBN 978-85-61368-00-5
  • Ragusa-Netto, J. (2000): Raptors and "campo-cerrado" bird mixed flock led by Cypsnagra hirundinacea (Emberizidae: Thraupinae). Revista Brasileira de Biologia 60(3): 461-467 [Angla kun portugala resumo]. COI:10.1590/S0034-71082000000300011 PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]