Ĉin-Montetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Ĉinlando.

La Ĉin-Montetoj estas ĉeno de montetoj en la nordokcidento de la birma subŝtato Ĉinlando, etendiĝante en la baratan subŝtaton Manipuron. Ili estas parto de Arakan-Joma-Montaro, unu el la plej sudorientaj flankaj montaroj de Himalajo. La plej alta pinto, konsistanta el grundo, estas Nat Ma Taung ( antaŭe : Viktoria-Monto ); ĝi leviĝas je 3 053 metroj kaj situas en suda Ĉin-Subŝtato en Birmo. La Ĉin-Arajan-Jomaj montaraj arbaroj estas ekoregiono kiu enhavas arbarojn kun pinoj kaj tektonospecioj.

La Zotang-Montetoj estas loĝataj de la Zomi-popolo. Falamo estas urbo je la suda rando de la Zotang-Montetoj. Kiel multaj urboj en altaĵa Birmo, nuntempe Falamo estas kvazaŭ nealirebla por eksterlandaj vizititantoj kaŭze de restriktaĵoj pri vojaĝado, altruditaj de la birma registaro[1].

La Ĉin-Montetoj ligiĝas al Mizo-Montetoj, kaj al Patkaj-Montetoj kiuj etendiĝas ĝis Nagalando en Barato. Ĉiu jaro Marŝada kaj Montogrimpada Asocio de Birma Universitato praktikas sian ekskurson en tiu regiono [2].

22°30′N 93°30′E  /  22.5°N, 93.5°O / 22.5; 93.5 (Ĉin-Montetoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]