Ĉina ŝako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludantoj de ĉina ŝako, Ĉinio 2005

Ĉina ŝako (aŭ ĉine 象棋 (pinjine xiàngqí; prononco: ŝjangĉi) estas ĉina tabulludo por du ludantoj, kaj apartenas al la sama familio de ludoj kiel la okcidenta ŝako kaj la japana ŝogio. Oni jam dum 700 jaroj ludas ĝin laŭ la samaj reguloj (do iomete pli longe ol la okcidenta ŝako). Ĝia ĉina nomo signifas "elefanta tabulludo".

La ĉina ŝako konjekteble devenas de la Hinda ŝako (Ĉaturango), kiu per la persa versio Ŝatranĝo estas la fonto ankaŭ de okcidenta ŝako; cetere la ĉina ŝako transiris al Japanio kie ĝi fariĝis la japana ŝako aŭ Ŝogio. El inter la kvar, la plej kompleksa estas la japana ŝogio (ĝi entenas teorie 10223 eblecojn), dum la ĉina ŝako havas kompleksecon de 10150 (t.e. 10 sekvata de 150 nuloj!) kaj la okcidenta ŝako 10123.

Populareco: Ĝi estas multe ŝatata de la ĉina popolo; preskaŭ ĉiujare oni okazigas naciskalan konkurson de ĉina ŝako. Multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj fondis ŝakludan asocion. Iuj grandaj urboj funkciigas ŝakludajn klubon, societon, domon kaj lernejon. Ĉina ŝako, same kiel eŭropa, estas lernejo por la intelekto, kaj ankaŭ la karaktero, ĉar la ludo per siaj senfinaj eblaj situacioj povas kaj lertigi homan penson kaj hardi psikon. Ĉie en Ĉinio videblas ŝakludo kun multaj rigardantoj.

Tabulo kaj ludpecoj[redakti | redakti fonton]

Komenca pozicio de la ludpecoj sur la tabulo

La tabulo konsistas el 9 linioj laŭ larĝo kaj 10 laŭ longo. Inter la kvina kaj la sesa linioj (do en la mezo) estas la "rivero". La ludpecoj metiĝas sur la renkontiĝpunktoj, do estas 90 lokoj. La 9 renkontiĝpunktoj meze de ĉiu opona flanko estas "palaco". Vidu la tabulon dekstre kun la komencaj lokoj de la ludpecoj kaj ties ĉinaj nomoj, kiuj ebligos kompreni la ĉisubajn klarigojn!

Ludpecoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu ludanto posedas jenajn ludpecojn:

  • 1 generalon (ekvivalento de la reĝo de ŝako, ĝin oni nomis tiel nur pro respekto al la nomo "imperiestro" ĉar ŝajnus malbonaŭgure kapti la imperiestron!)
  • 2 mandarenojngardistojn (ekvivalentoj de la origina "veziro" en la Hinda ludo, kiu estis malforta ludpeco)
  • 5 soldatojn (ekvivalento de la peonoj)
  • 2 elefantojn, aŭ ministrojn (en la okcidentigitaj prezentoj oni nomas ilin "kurieroj")
  • 2 ĉevalojn (ekvivalento de la kavaliroj)
  • 2 militĉarojn (ekvivalento de la eŭropŝakaj turoj) kiel en la antikvaj armeoj, kaj fine, pli moderne:
  • 2 pafilegojn

Kutime, la pecoj de unu ludanto estas ruĝaj (aŭ malpli ofte blankaj), kaj de la alia bluaj (aŭ nigraj). La ĉinaj nomoj de la ludpecoj estas malsamaj por la du koloroj.

La generalo[redakti | redakti fonton]

Generalo

Ĉine ĝi nomiĝas shuài (帥) ruĝflanke kaj jiàng (將) bluflanke.

La generalo ne rajtas eliri el la palaco (tial li fakte pli bone nomiĝas imperiestro) kaj moviĝas po unu lokon vertikale aŭ horizontale, sed neniam oblikve. Kvankam la generalo estas enŝlosita en sia palaco, tamen li havas longdistancan efikon kaj sekve konsiderindan atakopovon pro la regulo ke la generaloj ne estas permesitaj rigardi unu la alian, t.e. ĉiam devas esti almenaŭ unu peco inter ili sur la vertikala vico. Same kiel en la hinda kaj la eŭropa ŝako, meti lin en "ŝako" kaj "mato" estas la celo de la ludo. En kontrasto kun la reguloj de eŭropa ŝako, "pato" estas venko anstataŭ sendecida rezulto. Se li estas en "ŝako" t.e. minacata de ludpeco malamika oni devas nepre forigi tiun situacion tuj (ĉu per movo de la generalo, ĉu kapto de la minacanta peco, ĉu intermeto de protektanta peco), se ne eblas la generalo estas "mat", kaj ties flanko malgajnis la ludon.

La gardistoj[redakti | redakti fonton]

Markitaj 仕 inter la ruĝaj kaj 士 inter la bluaj (sed ambaŭ elparolatas ŝì). Ili ankaŭ povas esti nomitaj mandarenoj. Ili estas malpotencaj ludpecoj, ĉar ili povas nur moviĝi po unu lokon oblikve, kaj ne rajtas eliri el la palaco, do ili nur rolas kiel protektantoj de la reĝo (aŭ "generalo").

La soldatoj[redakti | redakti fonton]

Ekvivalentoj de la hindaj kaj eŭropaj "peonoj". Ili nomiĝas bīng (兵) (soldatoj) en la ruĝa kampo kaj zú (卒) (banditoj!) en la blua. Ĉiu armeo posedas 5 soldatojn. Ili movas ĉiam po unu lokon, kaj nur antaŭen, same ili kaptas (malsimile je la eŭropa ŝako), krom post kiam ili transiris la riveron: ili de tiam povas iri kaj kapti ĉiudirekten sed ne malantaŭen. Ili ne ricevas "promocion" atingante la ekstremon de la malamika tendaro.

La elefantoj[redakti | redakti fonton]

Nomitaj ministroj (相 xiàng) inter la ruĝaj kaj elefantoj (象 xiàng) inter la bluaj, ili moviĝas ĉiam po du lokojn oblikve. Cetere ili ne povas transiri la riveron; tial ili havas nur defendan rolon.

La ĉevaloj[redakti | redakti fonton]

Ties nomo estas mǎ (馬 aŭ 马) = "ĉevalo" ambaŭflanke, tiu ludpeco ekvivalentas al "kavaliro" de la eŭropa ŝako. Malsameco estas ke ĉevalo ne rajtas supersalti alian pecon, kaj tre gravas noti, ke ĝia movo konsistas el unue po unu loko horizontale aŭ vertikale, kaj poste po unu loko oblikve.

La militĉaroj[redakti | redakti fonton]

markitaj jū (車 aŭ 车) ambaŭflanke. Same kiel la "turo" en Ŝako la militĉaro iras aŭ kaptas vertikale aŭ horizontale po kiom ajn lokoj.

La pafilegoj[redakti | redakti fonton]

markitaj pào (炮) ĉe la ruĝaj kaj bào (砲) inter la bluaj. Ĉiu ludanto posedas 2 pafilegoj. Loko: vidu sur la diagramo. Ili moviĝas same kiel la militĉaroj. Sed tute malsimilas ilia kaptomeniero.
Por, ke ili povu kapti ludpecon, estu precize unu ludpeco (ĉu amika ĉu malamika) inter la pafilego kaj la peco kaptota. Tiam la pafilego iras ĝis ties loko kaj kaptas la ludpecon. Pro tio la pafilegoj estas potencaj ĉefe komence de la ludo, kiam la "interlokaj" ludpecoj multas, sed ili perdas sian valoron kiam tiuj raras malhelpante tiel kapton!

Strategiaj konsiloj[redakti | redakti fonton]

XiangqiPlan.JPG

Ne estas en ĉina ŝako emo al rego de tabulocentro, kiel estas ĉe la eŭropa ŝako.

Ĉe la ekludo gravas ekmovi almenaŭ unu militĉaron ekde la unuaj movoj, ĉar tiu estas la plej potenca kaj longatinga ludpeco. Kutima unua movo konsistas el irigi unu pafilegon sur la centran linion, kie ĝi povas ataki al la malamika generalo tuj.

Estas bone loki unu ĉevalon sur randon de la tabulo, cele ne esti malhelpita de unu el siaj peonoj mem haltigita. Tamen ankaŭ estas bone loki almenaŭ unu ĉevalon en la centron.

Kutima defendotaŭga formacio estas lasi la generalon ĉe ties startopunkto kaj meti unu mandarenon kaj unu elefanton sur la centran linion antaŭ li, aldone meti flanken plian mandarenon kaj plian elefanton unu apud la alian. En tiu ĉi dismeto la pare aranĝitaj mandarenoj kaj elefantoj subtenas unu la alian kaj la reĝo estas imuna kontraŭ atakoj de pafilego. Sed se nur unu mandareno aŭ elefanto perdiĝas, la reĝo iĝas vundebla per pafilego, kaj oni devas forlasi ĉi tiun figurdismeton. La defendanto eble movas mandarenojn aŭ elefantojn for de la reĝo, aŭ eĉ oferas ilin intence por deturni la pafileg-atakon.

La militĉarojn oni normale ne ĉenas (aranĝas en unu linio), kiel oni faras en la internacia ŝako, ĉar tio farus ilin vundeblaj per pafileg-atako. Pli ofte oni uzas la pafilegojn sendepende por domini liniojn kaj vicojn unuope. Estas dezirinde loki unu militĉaron en unu el la anguloj sur la kontraŭula flanko de la tabulo. Tiel la ĉaro minacas la generalon de la kontraŭulo kaj estas tre malfacile forpeli ĝin de tie.

Ĉar la ĉevaloj ne povas salti super aliaj pecoj, estas kutime provi bari aŭ enŝlosi ĉevalon de la kontraŭulo. Eblas ke via ĉevalo povas ataki la kontraŭulan ĉevalon dum la kontraŭula ĉevalo estas barita de atako al via ĉevalo.

Bildoj de ŝakpecoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.