Ĉina Antologio (1949-1959)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉina Antologio (1949-1959)
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1960
Urbo Pekino
Eldoninto Ĉina Esperanto-Ligo
Paĝoj 416
vdr

Ĉina Antologio (1949-1959) estas eldonita de Ĉina Esperanto-Ligo en 1960 kun 416 paĝoj.

Tradukistoj: S. J. Zee, Yang Yongsen, Honfan, Laŭlum, Pandiŝo, Censinio, I. Ko

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo de Maŭ Dun

Poezio

  • Maŭ Ze-dong: Ginggang-monto, La Longa Marŝo, Neĝo, Naĝado trans Janzi-rivero
  • Guo Mo-ĵuo : Laŭdkanto al la Nov-Ĉinio
  • Feng Ĝi : Liugiahia, Adiaŭa Larmo ĉe Tongĉuan, Han Bo, la Brulligno-kolektisto
  • Tian Gian : Laŭdkanto por la Patrolando, Ŝprucfonto
  • Li Gi : Nia Petrolminejo, La Direktoro de la Petrolminejo
  • He Ging-ĝi : Returne al Jan-an
  • Jan Ĉen : La Portisto de Ruĝa Flafo
  • Ĵuan Ĝang-ging : Sablovento
  • Gu Gong : Manpresita Gazeto
  • Ĝang Jong-mej : Pafil' Surŝultre, Tra la Lando Rajdas Mi
  • Ven Ĉeng-hjun : Rava Muziko
  • Ven Gie : Turfanaj Amkantoj, Sub Pomarbo, Vinberoj Maturiĝas
  • Jang Hing-huo : Neĝa Pino

Prozo
Noveloj

  • Lu Gjun-ĉaŭ : Sur la Ŝipo "Internacia Amikeco"
  • Aj Vu : Nokta Hejmeniro
  • Ma Feng : Antaŭscio pri Tri Jaroj
  • Fej Li-ven : Unu Jaro
  • Li Ĝun : Ne Tiun Vojon, Maljunulo Meng Guang-taj
  • Hiaŭ Ping : La Neĝofloro de Marto
  • Vang Juan-gian : Ordinara Laborulo, Partia Korizo
  • Li De-fu : Tipa Ekzemplo
  • Du Peng-ĉeng : Mia Juna Amiko
  • Liu Baj-ju : Sur la Ŝoseo kun Leviĝanta Polvo
  • Vang Ven-ŝi : Nove Interkonatiĝintaj Kamaradinoj
  • Kasilkan Kozibajev : Transloĝiĝo de Ĝapolak
  • Ĝang Lin : Neĝa Tago
  • Ĝeng Ŝi : La Maljuna Ĉeflaboristo

Skizoj

  • Jang Ŝuo : La Printemp-heroldoj apud Dian-lago
  • He Vej : La Dua Ekzameno
  • Ŝaŭ Mo-hia : Sub la fenestro

Bibliografiaj Notoj
Klarigoj

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉiu homo havas celon en la vivo. Eĉ idioto celas nutri kaj distri sin. Cinikuloj diras, ke la homo vivas nur por si mem, sed tio estas efektive malofte tute vera. Homo ja vivas parte por si mem, sed preskaŭ ĉiu dediĉas sian vivon ankaŭ al aliaj celoj ; al siaj infanoj, sia amato aŭ amatino, sia edzo aŭ edzino, kaj sia familio, al iu religio, partio, urbo, lando, okupo, sporto, aŭ intereso. Kelkaj, nur malmultaj, dediĉas sin al la realigo de iu ideo utila al la tuta homa socio.
El ĉiuj eblaj celoj, al kiuj la homo povas dediĉi sin, la noveloj kaj poemoj de la Ĉina Antologio 1949-1959 konsideras sindediĉon al la ĉina komunista partio, ruĝa armeo kaj socio la solaj efektive gravaj celoj de la vivo. Preskaŭ ĉiu novelo aŭ poemo temas pri la sukcesa lukto de la kolektivisma sento kontraŭ la individua egoismo.
En tiu limigita kampo la rakontoj tamen estas surprize diversaj. La unua el ili okazas ekster Ĉinio kaj lerte kondukas la leganton for de eŭropa medio al la ĉina sceno pere de ĉina maristo sur pola ŝipo "Internacia Amikeco", kiu renkontas grekon kaj malajon, kiu ankaŭ nostalgias al siaj hejmlandoj. Post tiu unua novelo ĉiu el la 17 noveloj kaj 3 skizoj rakontas pri Ĉinio mem. Temas pri la milito kontraŭ japanoj, unu pri la milito kontraŭ kuomintanganoj, unu pri la korea milito, du pri naci-malplimultoj en Ĉinio, kvin pri industria produktado, ses pri anoj de agrikulturaj kooperativoj kaj pluraj pri interhelpemo kaj kuraĝo. Nuraj priskriboj de pejzaĝoj kaj medioj estas malmultaj; la rakontoj rapide moviĝas.
La 21 poemoj estas similaj; mallongaj kaj viglaj. El ili sep prikantas la lukton forigi la kuomintanganojn, du temas pri la korea milito, tri estas patriotaj kantoj, unu komparas la malnovan socion kun la nova, ses priskribas industriajn kaj produktajn progresojn, du estas amkantoj.
La amo al aliaj homoj, eĉ amo inter samseksulinoj, estas atentata, sed amo al la socio aŭ la partio estas la amo, kiu estas pli grava kaj kiu venkas. Tiu amo estas tiel fanatika, ke en unu novelo, patrino malsatigas sian infanon prefere ol ne pagi sian kotizon al la partio, kaj en alia novelo patrino savas kudromaŝinon anstataŭ sian fileton, ĉar ŝi opinias la kudromaŝinon pli valora al la socio.
Apoteozo de la patriotismo kaj la kolektivismo, Ĉina Antologio estas certe la plej impona el ĉiuj postmilitaj literaturaj verkoj komunismaj en nia lingvo. Klarstile verkita kaj bone presita sur bonkvalita papero, ĝi ne nur servas kiel misiisto por prediki sian moralan instruon en malproksimaj landoj, sed ĝi rajte prenos sian lokon inter aliajn naciajn antologiojn en Esperanto, kvankam ĝia enhavo spegulas nur dek jarojn da ĉina literaturo.
Lingvaj mankoj estas malmultaj : kelkaj preseraroj, plurfoja ellaso de pronoma subjekto, "returnita" anstataŭ "remetita", "injekciaĵoj" anstataŭ "injektaĵoj", "mi ne decis plori plu" anstataŭ "al mi ne decis plori plu", frazeroj de la speco "la en nebulo kaŝitan Anglan Markolon", "sur ŝia pala pro timo vizaĝo"... 
— februaro 1962, Edward Ockey, Esperanto, 675 (2), p. 32

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Maŭ Dun 1959 : Antaŭparolo de Ĉina Antologio, El Popola Ĉinio, 6(11), 232-233.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]