Ĉina Esperanto-Ligo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) fondiĝis en 1951, sed pro politikaj malfacilaĵoj ĝi kaj la poreksterlanda revuo El Popola Ĉinio malaktiviĝis ĝis antaŭ 1957.
La morto de Maŭ Zedong en 1976 signifis la komencon de iagrada liberaliĝo en la lando. Ĉina Esperanto-Ligo provis aliĝi al UEA en 1979, sed la UEA-Estraro en la UK Lucerno decidis ke la statuto de la ligo estas neneŭtrala kaj tial neakceptebla. Sed komence de 1980 UEA ricevis novan statuton, kiu permesis la aliĝon de neneŭtralaj Landaj Asocioj se ili respektis la statuton kaj neŭtralecon de UEA. Sekve ĈEL aliĝis en 1980.[1]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Die neutrale Sprache, p. 366/367.

