Ĉina Verda Muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Post sabloŝtormo en Pekino

Verda Ĉinio (ĥane: 三北防護林 Sān Běi Fáng Hù Lín) estas ĉina media projekto, kiu celas haltigon de dezertiĝo de Popolrespubliko Ĉinio. La oficiala angla nomo estas The Three-North Shelterbelt Development Program.

La nomo Ĉina Verda Muro venas de la paralele pasanta Granda Ĉina Muro. Ili havas protektan funkcion: dum la granda muro helpis kontraŭ malamikaj atakoj en nordo, la Verda Muro devas repuŝi sabloŝtormojn.

La Verda Muro estas la plej granda forstiga projekto de la homa historio.

La dezertiĝon kaŭzis la forte kreskantaj bezonoj de kamparanoj je agro, troa uzo de agro, forhakado de protektaj arboj, tropaŝtado kaj tiel neniigo de protektaj herboj sur paŝtejoj. La tre forte ekspluatitaj grundoj erodis kaj poste malaperis la produktema tavolo. Plua problemo estis la troa akvouzo de la industrio, agrikulturo, la kreskanta loĝantaro. Pro tio la riveroj kelkfoje malaperas antaŭ ol atingi la maron kaj samtempe malaltiĝas la grunda akvonivelo.

Projekto[redakti | redakti fonton]

La komenca skizado de la projekto okazis post la kultura revolucio, en la 1970-aj jaroj kaj la efektivigo daŭros ĝis 2050. Ĝis tiam oni planas forstigi 350.000 kvadratajn kilometrojn. La dezertiĝo trafas nun (inkluzive la dezertojn) ĉ. 2,6 milionojn da kvadrataj kilometroj.

Oni planas protektan zonon (el arboj, arbustoj, herboj) tra 13 provincoj de Ĉinio kun longo de pli ol 4.500 km kaj kun larĝo de kelkaj 100 km. La arboj malrapidigas la venton kaj kaptas la sablon.

Gravas la uzo de tiuj plantoj, kiuj rapide kreskas, forte staras en la sablo kaj akceptas la maks. 100-200 mm da pluvo en jaro. Gravaj arboj por la projekto estas la tamariko kaj la poploj, kiuj estas relative senpretendaj al la ĉirkaŭa medio (grundo) kaj samtempe kreskas rapide. Oni planas en la estonto uzon de genmanipulitaj plantoj (poploj). Por eviti ununurkultivon kaj tiel damaĝon de insektoj kaj aliaj plantaj malsanoj, oni ĉiam plantas miksajn arbospeciojn.

Ĉina leĝo devigas ĉiun ĉinan civitanon inter 11 kaj 60 aĝjaroj planti 3-5 arbojn ĉiujare. Alternativo estas, se oni pagas iom da mono kiel kompensan monon.

Forstigaj metodoj estas la glatigo, densigo de aero, poste plantado per homa forto. Alia metodo estas la "semado" per aviadiloj: la semojn (en argila globo) oni subĵetas per aviadiloj.

Struktura reformo de forstigo[redakti | redakti fonton]

La ĉina registaro enkondukis en 2003, ke luantoj (kamparanoj) de iu areo ricevu atestilon, kiel posedantoj de la arboj, kiujn ili mem plantis. Tiel ili eblas mastrumi sur la areo - sub kelkaj kondiĉoj - kaj eĉ pludoni la uzrajtojn je aliaj firmaoj aŭ personoj. Tiu reformo kaŭzis interesiĝon inter la kamparanoj por investi en la arboplantado.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Oni elformis protektan zonon en 13 provincoj, kiuj kovras areon de 220.000 kvadrataj kilometroj. la ĝis nun plantitaj arboj malgrandigis la sablotransporton kun 200 milionoj da tunoj po jaro. En kelkaj regionoj, la loĝantoj jam ne devas ĉiutage forigi sablon de sur ĉio.

Ekde la 1970-aj jaroj, la arbara surfaco de Ĉinio preskaŭ duobliĝis. En komence de la 2000-aj jaroj, oni enkondukis kompletan paŝtadan malpermeson en endanĝerigitaj areoj.

Spite al ĉiuj klopodoj, kelkloke la dezerto akiris novajn teritoriojn, sed inter 2000 kaj 2004, la dezertiĝa surfaco malpliiĝis unuafoje kun malpli ol 1300 kvadrataj kilometroj.

Ĉinio en 2008 havis 1.750.000 kvadratajn kilometrojn da arbaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]