Ĉina dezerta kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina dezerta kato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Felisoj Felis
Specio: F. bieti
Felis bieti
Milne-Edwards, 1892
Konserva statuso
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉina dezerta kato (Felis bieti) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Siĉŭan, Ŝenŝji, Ĉinghaj, la Interna Mongolio kaj Ŝinĝango de Ĉinio, kaj ankaŭ en la meza parto de Azio. Ĝi aspekte similas al hejma kato, sed estas pli granda ol ĉi-lasta. Sur ĉiu ĝia orelpinto troviĝas hartufo, du centimetrojn longa. Ĝia kapo estas helgriza kaj de la supra lipo tra la malsupraj vangoj ĝis post la okuloj etendiĝas du neklaraj brunaj kaj kurbaj strioj. Ĉe la bazo de ĉiu ĝia orelo troviĝas unu brunruĝa makulo. La harbazo de ĝia tuta korpo estas griza, la dorso malhelflava kun brunflavaj strioj kaj abdomeno brunflava. Troviĝas kvar brunnigraj kaj blankaj harringoj ĉe ĝia vosto, kies harpintoj estas brunnigraj kaj ĉe kies bazo vidiĝas du kaj tri helbrunaj harringoj. Ĉe la fingroj troviĝas brunnigraj mallongaj haroj. La ĉina dezerta kato vivas en dezertoj kaj agas nokte. Ĝi manĝas ĉefe diversajn musojn. La nombro de la ĉinaj dezertaj katoj estas treege malgranda kaj krome ili loĝas en dezertaj regionoj, tial oni malfacile ilin kaptas kaj bredas. Kaŭze de tio oni malmulte scias pri iliaj karakterizajoj kaj vivkutimoj. En la mondo nur la Pekina Zoologia Ĝardeno unuafoje en 1974 montris du menciitajn katojn el Ĉinghaj (unu estas vira kaj la alia ina, inter kiuj la katino pezas 6,5 kilogramojn kaj la virkato 8,25 kilogramojn. En 1986 restis nur la katino. Multaj eksterlandaj zoologoj venis al la Pekina Zoologia Ĝardeno malgraŭ longa vojo por ĝi rigardi. Laŭdire estas iu feliseda zoologo de iu lando, kiu faris eksperimenton pri ĉiuj kromosomoj de felisedoj, inter kiuj mankas al li nur tiu de la ĉina dezerta kato. Por plenigi la blankon de sia eksperimentado, li plurfoje venis al la Pekina Zoologia Ĝardeno por peti permeson preni iom da sango de la dirita kato. Sed bedaŭrinde li estis rifuzita de la mastro, ĉar tiam ĝi estis la unusola bredata dezerta kato en la mondo.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

  • Ŝjaŭji, Ĉen (ĉefredaktoro), Ĉinaj Protektataj Bestoj, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1987, paĝo 209.
  • Dezertoj kaj kserofitaroj