Ĉina kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina kalendaro
Lunsuna kalendaro • traditional calendar in China
vdr

La tradicia ĉina kalendaro (en la Xia Li (夏曆), ĉina lingvo, tradicia: 農曆, simpligita: 农历, pinjino: nónglì), enkondukita je 2637 antaŭ Kristo de la 'Flava imperiestro' Huangdi, estas luna-suna kalendaro kiu konsistas el jaroj (dividataj en 12 monatoj) da 353, 354 aŭ 355 tagoj kaj plilongaj jaroj (dividataj en 13 monatoj) da 383, 384 aŭ 385 tagoj. Al ĉiu jaro estas atribuita nomo kunmetita el du etimoj: la ĉiela ne tradukebla (jia, yi, bing, ding, wu, ji, geng, xin, ren, gui) kaj la tera branĉo responda al besto: zǐ (rato), chǒu (bovo), yín (tigro), mǎo (kuniklo), chén (drako), sì (serpento), wǔ (ĉevalo), wèi (ŝafo), shēn (simio), yǒu (koko), xū (hundo), hài (porko).

Ĉiu monato estas numerita de 0 ĝis 11 (aŭ 12), kaj daŭras kiom luna monato. '2' respondas ĉiam al la printempa ekvinokso kaj '11' al la vintra solstico.