Ĉina kaligrafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplo de ĉina kaligrafio

La ĉina skriblingvo estas unu el la plej antikvaj skriblingvoj en la mondo. Ĝi estas hieroglifo, antaŭ 3 000 jaroj oni gravuris ideogramojn sur testuda ŝelo kaj besta osto, kiuj estas fonto de la nuna ĉina skriblingvo. Dum la evoluado, la ĉinaj ideogramoj ŝanĝiĝis de hieroglifaj al simbolaj kaj iliaj strekoj pli kaj pli simpliĝis. La ideogramon konsistigas ĉefe punkto, angulo kaj strekoj horizontala, vertikala, oblikva kaj kurba. Kiom ajn da strekoj la ideogramo havas, ĝi ĉiam estas kvadrata, do oni nomas ĝin ankaŭ "kvadrata ideogramo".

Kvankam ĝi estas kvadrata, ĉinoj tamen kreis multajn manierojn de skribado, tiel ke ĉiu ideogrramo havas diversajn skribostilojn, kiel 7huan, Li, Kai, Xing kaj Cao. Ĉiu stilo havas dividaĵojn, ekz. estas -randa kaj eta Zhuan-stiloj, Li-stiloj de Qin- kaj Han-dinastioj, kiuj spegulas la epokajn, regionajn kaj personajn trajtojn.

Zhuan-stilo estas tre antikva. La skribo sur testuda ŝelo kaj besta osto estas ĝuste Zhuan-stila kaj havas tre komplikan strukturon kaj diversajn formojn. Ĝi aspektas ekvilibra kaj stabila. En Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.) aperis Li-stilo, kies strekoj estas rektaj, sed ne arkaj kiel tiuj de Zhuan-stilo. En la lasta periodo de Han-dinastio aperis kaj evoluis Kai-stilo. En Tang-dinastio (615-907), Kai-stilo atingis la kulminon de sia disvolviĝo, tiam estis multaj tre famaj kaligrafoj, Ouyang Xun, Yan Zhenging, Liu Gongquan, k.t.p., kiuj ĉiuj bele skribis Kai-stile, sed ĉiu havis sian karakterizaĵon. Ouyang-skolo montras solidecon kaj fortecon, Yan-skolo dikecon kaj fluecon, dum Liu-skolo kun trajtoj de ambaŭ skoloj vidigas graciecon kaj firmecon. Iom post iom Kai-stilo iĝis norma stilo de la ĉina kaligrafio kaj oni nun ankoraŭ sekvas ĝin.

En la tradicia ĉina kaligrafio, gravas ne nur bele skribi ĉiun ideogramon, sed ankaŭ bone aranĝi la tutan strukturon. Inter la ideogramoj kaj linioj devas esti harmonio. Oni skribas de supre suben (ideogramon post ideogramo) kaj de dekstre maldekstren (linion post linio), tio malsamas ol la nuna kutimo. Fininte la verkon, kaligrafo ŝatas sigeli ĝin per sigeliloj, inter kiuj la kvadrataj ĝenerale montras la nomon de la kaligrafo, kaj la aliformaj donas iom da gusto al la verko. Ruĝaj stampoj ornamas la blankan paperon kaj nigrajn ideogramojn kaj donas pli da ĉarmo kaj spirito al la verko.

Ĉinaj infanoj lernas kaligrafion en elementa lernejo. Unue ili paŭsas kaj poste skribas laŭ kopioj de kaligrafaĵoj. Oni proponas, ke la komencantoj unue lernu Kai-stilon, ĉar ĝi estas regula kaj orda. En skribado Kai-stila, ili bone konas la strekojn kaj strukturon de ĉina ideogramo. Tio metas firman bazon por progreso en kaligrafio. Poste ili povas laŭ sia plaĉo elekti stilon por lerni. Necesas ekzercado, tiel ke ili posedos Ia skribostilon kaj ilia skribo eĉ havos propran trajton. Tamen nuntempaj ĉinoj pli multe uzas plumon, krajonon kaj globkrajonon, do ili pli atentas la kaligrafion per tiuj "malmolaj skribiloj", sed ne tiun per peniko. Estas multaj kaligrafoj en Ĉinio, ekz. s-ro Zhang Shufan, kiu sekvas la stilon de Zhang Yuzhao, kaligrafo de Qing-dinastio (1644-1911 ). Liaj kaligrafaĵoj legiĝas kiel sur steleoj, kaj estas antikvecaj, graciaj kaj majestaj. En 1995 la Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis "Imitaĵoj de kaligrafajoj de Zhang Yuzhao de Qing-dinastio", kiun verkis s-ro Zhang Shufan. Li skribis ankaŭ "Verda stelo prilumas la teron" por celebri la 45-jariĝon de "El Popola Ĉinio" (la 5-a numero de 1995).

Se iu deziras lerni la ĉinan kaligrafion, li preparu penikon (la penika bastoneto estas farita el bambuo kaj tufo ĉefe el haroj de kapro aŭ putoro), Xuan-paperon (papero farita en Xuancheng, Anhui-provinco, Ĉinio), tuĉon (solida inko) kaj tuĉfrotan ŝtonplaton (sur gi oni likvigas la tuĉon), kiuj estas necesaj por la ĉina kaligrafio.