Ĉina lingvaro
El Vikipedio
La ĉinaj lingvoj (中文 Pinyin: Zhōngwén, 汉语(simpligita)/漢語(tradicia) Hànyǔ, 华语/華語 Huáyǔ) estas subgrupo de la ĉinotibeta lingvaro. Se oni konsideras la ĉinajn lingvojn kvazaŭ unu lingvo, ĝi estas la plej parolata lingvo: Proksimume 1,2 miliardoj da homoj parolas ĉinan lingvon, do unu kvinono de la homaro.
La parolantoj loĝas ĉefe en la kontinenta Ĉinio kaj la regionoj Tajvano, Hongkongo kaj Makao. Pli ol 70% de singapuranoj uzas la simpligitan ĉinlingvon. Krome, ĉinaj minoritatoj ekzistas en kelkaj sud-orient-aziaj landoj.
Ekzistas du manieroj skribi la ĉinan lingvon: La simpligita skribo kaj la tradicia skribo. Kvankam la simpligita skribo simpligis la signojn (do ofte malgrandigis la nombron de uzendaj strekoj), ĝi al kelkaj ne estas pli facila, ĉar ĝi ofte malebligas kompreni kompleksajn signojn kiuj naskis el kunigo de pluraj aliaj signoj.
Enhavo |
[redakti] Normlingvo
Multaj homoj diras "ĉina lingvo" kiam ili intencas la nordĉinan dialektaron aŭ la norman ĉinan lingvon, kiu apartenas al tiu dialektaro (la esprimo "Mandarena lingvo" povas signifi kaj la nordĉinan dialektaron kaj la norman ĉinan).
[redakti] Dialektoj
Oni kutimas konsideri la ĉinajn lingvojn unu lingvo, kiu enhavas multajn dialektojn. Fakte, la diferenco inter la ĉinaj dialektoj kelkfoje estas kvazaŭ la diferenco inter latinidaj lingvoj, kaj parolantoj de diversaj ĉinaj dialektoj apenaŭ povas kompreni unu la alian. Ili tamen povas uzi ĉinan skribon por interkompreniĝi.
Lingvosciencistoj konsideras la ĉinan lingvaron aro de almenaŭ ses diversaj lingvoj.
En simpla modelo, la ĉinaj dialektoj apartiĝas en du grupoj:
[redakti] La nordaj dialektoj
北方话 (nova), 北方話 (tradicia), pinyin : Běifānghuà
Ili estas la bazo de la nuntempa normlingvo pǔtōnghuà.
Subgrupoj de la nordaj dialektoj estas la nord-orienta dialekto (Pekino) kaj la nord-okcidenta dialekto.
[redakti] La sudaj dialektoj
Ili havas pli da komunaj eroj kun la klasika ĉina lingvo.
Unu vasta suda dialekto estas ekzemple la kantona, kiu estas parolata en Honkongo, Makao, kaj la provinco de Guangdong. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono ne povas kompreni la lingvon de homoj de Pekino. Oni aŭdas pli la kantonan ol la normĉinan en Nordameriko, pro tio ke la plimulto de ĉinaj enmigrintoj venis el pli riĉaj regionoj kiel Honkongo.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas la ŭua (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan (Xiāng, ĉine) 35.000.000; la hakaa, 33.000.000; Ĝjangŝjio (Gan, ĉine) 32.000.000; Jinyu 45,000,000; kaj la sudmina 45.000.000.
[redakti] Lingva strukturo
La ĉinaj lingvoj estas izoligaj lingvoj.
La ĉina skribo havas ideogramojn, ne alfabeton. Unu ideogramo estas legata kiel unu silabo kaj havas unu signifon. La vortoj ne ŝanĝiĝas (ekzemple laŭ vortspeco), sed la gramatika rilato inter la vortoj estas decidita per la sinsekvo ene de la frazo.
Ekzemple (mandarene) :
我爱她。 Wǒ ài tā. = Mi amas ŝin.
她爱我。 Tā ài wǒ. = Ŝi amas min.
Tamen certaj lingvoj (ekzemple la sudmina) estas skribitaj per la latina alfabeto kun aldonoj.
La pǔtōnghuà enhavas kvar tonojn. En ĝi oni uzas 1277 silabojn kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Aliaj ĉinaj lingvoj parte havas pliajn tonojn.
[redakti] Ĉindevenaj Esperantaj vortoj
Vejĉio (sinonimo por Goo), uoko, juano (monero), Maoismo, Konfuceanismo, Tao, Jino kaj Jango, lio (mezurunuo)
[redakti] Literaturo
- Ĉe akvorando, tre fama ĉina romano,
- Ĉinlingva konversacio, Ĉina Esperanto-eldonejo Beijing, 1986,
aŭtoro : Lu Ĉŭanbiaŭ, esperantigita de Fan Jizu
- Ĉu ekzistas la ĉina lingvo?, artikolo de Augusto Casquero, en revuo Esperanto feb.2009 p. 44
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Vidu ankaŭ
- Ĉinaj vortoj enkondukitaj el aliaj lingvoj
- Sistemoj por transliterumi al latina alfabeto:
[redakti] Eksteraj ligiloj
Libera vortaro Malferma vortaro ĉina-Esperanto
100 ĉinaj frazoj por la Olimpikoj en 2008 (esperanto)
Learn Chinese Ĉinaj lingvoj (anglalingve)
I Love Chinese Mi amas la ĉinan lingvon (anglalingve)