Ĉina skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre kaj nigre, signoj por "ĉina signo" en la tradicia ĉina skribo; dekstre kaj ruĝe, "ĉina signo" en la simpligita ĉina skribo.
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.

La ĉinaj signoj estas uzataj en la ĉina lingvo, la japana lingvo kaj la korea lingvo (Sud-Koreio). La ĉinaj signoj malaperis el la vjetnama lingvo (la vjetnama lingvo uzis ĉinajn signojn ĝis la 20a jarcento) kaj en Nord-Koreio (kie estas uzata sole korea alfabeto).

La ĉinaj signoj (汉字/漢字) nomiĝas hànzì en la norma ĉina (mandarena, nordĉina), hon3 zi6 en la kantona, kanji en la japana, hanja en la korea, kaj hán tư en la vjetnama.

En la ĉina lingvo unu aŭ pluraj signoj (字) konsistigas vortojn (詞), ekzemplo: "hànzi" (漢字) havas du signojn.

La japana, la korea kaj la vjetnama lingvoj ne estas parencaj al la ĉina lingvo, kaj ili havas malsimilegan gramatikon. Tiel tiuj lingvoj ŝanĝis la signifon de la ĉinaj signoj. Ankaŭ kelkaj malsamaj (sed similaj) ĉinaj signoj havas la saman signifon.

Ekzemplo estas 愛人 . 愛人 signifas "edzo/edzino" en la ĉina (Àirén), sed ĝi signifas "amato/amatino" en la korea (Aein), kaj "adulta amato/amatino" en la japana (Aijin). Alia ekzemplo estas 平和. 平和 signifas "paco" en la japana lingvo, sed en la ĉina lingvo oni diras 和平.

Ankaŭ ordinaraj signoj estas similaj sed malsamaj en regionoj. Ekzemplo estas "drako": 龙 en Ĉinio, sed 龍 en Tajvano kaj 竜 en Japanio.

Formado de ĉinaj ideogramoj

evoluo de ĉina ideogramo: suno.
evoluo de ĉina ideogramo: monto.
evoluo de ĉina ideogramo: elefanto.

Ĉinaj karaktroj reprezentas vortojn de la lingvo uzante diversajn strategiojn. Kelkaj karaktroj, kiaj kelkaj el la plej ofte uzataj, estis origine piktogramoj, kiuj priskribis la objektojn aluditajn, aŭ simple ideogramoj, en kiuj la signifo estis esprimita ikone. Kelkaj aliaj vortoj estis esprimitaj per komponitaj ideogramoj, sed la plej ampleksa majoritato estis verkita uzante la rebusan principon, laŭ kiu karaktro por similsona vorto estis ĉu simple prunteprenita aŭ (pli ofte) etendita per malambiguiga semantika markilo por formi son-semantikan komponkaraktron.[1]

Tiuj kvin metodoj, kune kun obskura kategorio de "transformitaj similaĵoj", estis la unuan fojon klasitajn kiel la liùshū (en ĉina 六书 aŭ 六書) ("ses skriboj") fare de la fakulo Ŝu Ŝen en sia vortaro Ŝuoŭen Jiezi en la jaro 100.[2] Kvankam tiu analizo estis foje problemiga kaj disputeble malkapablas respeguli la kompletan naturon de la ĉina skribsistemo, ĝi pluiras pro sia longa historio kaj konvinka uzado.

Piktogramoj

  • En ĉina 象形字 xiànĝíngzì

Piktogramoj formas nur malgrandan parton de ĉinaj karaktroj. Karaktroj de tiu klaso derivas el bildoj de objektoj kiujn ili aludas. Laŭ latmepo ili estis standardigitaj, simpligitaj, kaj stiligitaj por fari ilin pli facile skribeblaj, kaj ties derivado estas tiele ne ĉiam evidenta. Ekzemploj estas 日 por "suno", 月 yuè por "luno", 木 por "arbo" aŭ "ligno", kaj 麻 por "kanabo".

Ne estas preciza nombro por la proporcio de modernaj karaktroj kiuj estas bildecaj nature; tamen, Ŝu Ŝen metis proksimume 4% de ĉinaj karaktroj en tiu kategorio.

Simplaj ideogramoj

  • En ĉina 指事字 zhǐshìzì

Nomita ankaŭ simplaj indikiloj, tiu malgranda kategorio enhavas karaktrojn kiuj estas rektaj ikonecaj bildoj. Ekzemploj estas 上 shàng "supre" kaj 下 xià "malsupre", origine nur punkto supre kaj sube linio, kaj inverse.

Komponitaj ideogramoj

  • En ĉina 会意字 / 會意字 huìyìzì

Rebusaĵoj

  • En ĉina 假借字 jiǎjièzì

Son-semantikaj komponaĵoj

  • En ĉina 形声字 / 形聲字 xíngshēngzì

Surekranigo de ĉinaj ideogramoj

Yǒng

La plej grandaj ĉinaj vortaroj distingas ĉ. 50.000 diversajn signojn, sed por legi gazetojn necesas nur (!) 1500-3000 signoj. La skribo de ĉinaj signoj komence okazis per tuĉo sur lignotabuloj, papero.

La ĉina skribmaŝino tre diferencis de la eŭropaj maŝinoj. Ĝi estis tre granda (ĝi elektis la necesajn signojn el 2000 ideogramoj, havataj sur pleto; pliajn ideogramojn oni povis akiri per krompletoj) kaj malrapida: ĝi ebligis tajpi po nur 20 signojn minute.

Kiam la komputiloj aperis, la situacio ŝanĝiĝis: kvankam oni provas inventi specialajn klavarojn, disvastiĝis nur la angla klavaro (QWERTY), kiun oni uzas por aperigi la ĉinajn signojn per la latinaj literoj. La plej disvastiĝinta sistemo estas la entajpado de la pinjina transskribo de la ĉinaj vortoj kaj poste la elekto de la aŭtomate aperantaj ĉinaj eblaj ekvivalentoj en ia "fenestro". Tiun metodon uzas preskaŭ ĉiu kaj ankaŭ sur la poŝtelefonoj.

Pli rapida, sed iomete pli komplika varianto estas la tekstoentajpado „wubi” (5 strekoj). Ĝi baziĝas sur simpligita varianto de la ĉina lingvo, kiu malpliigis la nombron de la strekoj kaj literoj al min. 5 karakterizaj strekoj. Oni povas ankaŭ tiujn entajpi per QWERTY-klavaro per kvin zonoj surklavare (QWERT, YUIOP, ASDFG, HJKLM kaj XCVBN). Tiu metodo eluzas tiun econ de la ĉina gramatiko, ke gravas la vicordo de la skribitaj strekoj. Oni diras, ke sperta entajpisto povas alŝuti po 160 signojn minute.

Stiloj

La pli fruaj signoj estas tiuj de "orakola skribo" (甲骨文) "jiǎgǔwén" uzata en la Shang-Dinastio, sekve de bronza skribo (金文) "jīnwén" uzata en Zhou-Dinastio. Tiuj skriboj estas kutime uzataj nur kiel kuriozaĵoj.

Uzado laŭ lingvoj

La ĉinaj

La ĉina skribo nomata "hànzì" estas skribata en la norma ĉina lingvo aŭ la nordĉina dialektaro. Kutime la simpligita skribo estas uzata en la kontinento de Ĉinio, kaj la tradicia en Tajvano kaj Singapuro. Se oni forgesus ĉinan skribon, oni povus anstataŭe skribi la latinan transskribon pinjino en la kontinento kaj la specialan skribon bopomofo en Tajvano.

En aliaj dialektoj enhavantaj la kantonan, multaj parolataj vortoj ne estas skribeblaj per la ĉina skribo.

La japana

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Kanji (かんじ, elparolata kiel [kanĝi]) estas grava parto de japana skribo. Ĝi estas uzata por ĉina vortprovizo. Unu Kanji kutime havas pli ol unu sonon: Ekzemple, la skribo "生" estas legebla per 15 manieroj laŭ japana vortaro. En lernejoj, oni iomete ankoraŭ instruas la klasikan ĉinan lingvon.

La korea

Hanja (한자, elparolata kiel [hanĉa]) ne ofte estas uzata plu en la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi jam tute malaperis en la Nord-Koreio. Tamen, la korea lingvo havas multe da ĉina vortprovizo, kaj kelke da homoj asertas la reviviĝon de Hanja por solvi problemon (kiel homonimo) de la nura uzado de korea alfabeto.[3]

La vjetnama

Hán tư (elparolata kiel [hantu]. Ankaŭ chữ nho, chữ hán) ne longe estas uzata en la hodiaŭa vjetnama. Tamen, malgraŭ ne-ĉinotibete, la vjetnama estas plena de ĉina vortprovizo. En la estinteco, oni kreis originan skribsistemon nomatan chữ nôm kiu estas simila al sed pli malsimpla ol ĉina skribo. En lernejoj de Sud-Vjetnamio, oni instruis klasikan ĉinlingvon ĝis 1975.

La ĝŭanga

Por la ĝŭanga, parolata de la ĝŭanga popolo, en Gŭangŝjio, Ĉinio, faer de ĉirkaŭ 15,5 milionoj da parolantoj, oni hodiaŭ uzas principe la latinan transskribon sed antaŭe ĝi havis malnovan ĝŭangan skribon nomatan "sawndip".

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 58–61
  2. Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 67–69
  3. http://www.hanja-edu.com/renew/default.php (Koree)

Bibliografio

  • Baxter, William H. (1992). A Handbook of Old Chinese Phonology. Berlin: Mouton de Gruyter. ISBN 978-3-11-012324-1.
  • Boltz, William G. (1994). The origin and early development of the Chinese writing system. New Haven: American Oriental Society. ISBN 978-0-940490-78-9.
  • Coulmas, Florian (1991). The writing systems of the world. Blackwell. ISBN 978-0-631-18028-9.
  • DeFrancis, John, The Chinese Language. Facts and Fantasy, University of Hawaii Press, Honolulu 1990, passim. ISBN 0-8248-1068-6.
  • Keightley, David (1978). Sources of Shang history: the oracle-bone inscriptions of bronze-age China. Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-02969-9.
  • Kern, Martin (2010). "Early Chinese literature, beginnings through Western Han". In Owen, Stephen. The Cambridge History of Chinese Literature, vol. 1: To 1375. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–115. ISBN 978-0-521-85558-7.
  • Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29653-3.
  • Pulleyblank, Edwin G. (1984). Middle Chinese: a study in historical phonology. Vancouver: University of British Columbia Press. ISBN 978-0-7748-0192-8.
  • Qiu, Xigui (2000). Chinese writing. trans. by Gilbert L. Mattos and Jerry Norman. Berkeley: Society for the Study of Early China and The Institute of East Asian Studies, University of California. ISBN 978-1-55729-071-7. (English translation of Wénzìxué Gàiyào 文字學概要, Shangwu, 1988.)
  • Ramsey, S. Robert (1987). The Languages of China. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01468-5.
  • Sampson, Geoffrey; Chen, Zhiqun (2013). The reality of compound ideographs (PDF). Journal of Chinese Linguistics 41. pp. 255–272.
  • Yip, Po-ching (2000). The Chinese Lexicon: A Comprehensive Survey. Psychology Press. ISBN 978-0-415-15174-0.
  • Yong, Heming; Peng, Jing (2008). Chinese Lexicography : A History from 1046 BC to AD 1911: A History from 1046 BC to AD 1911. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-156167-2.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto