Ĉina virina nacia teamo de futbalo
El Vikipedio
| Ĉinio | ||
|---|---|---|
| asocio | 中國足球協會 / 中国足球协会 Ĉina Futbal-Asocio |
|
| konfederacio | AFC | |
| manaĝero | Li Xiaopeng | |
| golreĝino | Sun Ŭen (120) | |
| FIFA kodo | CHN | |
| unua matĉo | 1986 |
|
| plej granda gajno | 1995 |
|
| plej granda perdo | 2004 |
|
| Virina Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 5 (unua en 1991) | |
| plej bona rezulto | Finalo 1999 |
|
| Azia Virina Futbal-Ĉampionado | ||
| aperoj | 12 (unua en 1986) | |
| plej bona rezulto | Ĉampiono okfoje |
|
La ĉina virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de virina futbalado. Ĝi estas la oficiala nacia elekto de la Ĉina Futbal-Asocio - ĉine tradicie中國足球協會, simpligite 中国足球协会, pinjine Zhōngguó Zúqiú Xiéhuì. La teamo inter alie en 1999 atingis la duan pozicion en la Virina Futbala Mondpokalo, kaj okfoje iĝis Azia Virina Futbal-Ĉampiono. En la Somera Olimpiko 1996 la teamo gajnis la arĝentan medalon.