Ĉinaj personaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri familia nomo kaj persona nomo de Ĉinoj.

Multetna lando

Ĉinio estas lando multnacia. Ĝiaj hanoj, hujoj kaj manĉuroj uzas la hanlingvon kaj ĉiuj ĝiaj aliaj nacioj uzas sian propran lingvon. Tiuj lingvoj apartenas al malsamaj familioj. Pro malsameco de la historio kaj kulturo tiuj nacioj havas diferencon ankaŭ en la homaj nomoj, ekz. la tibetanoj havas la personan nomon, sed ne la familian. Tiel statas ankaŭ aliaj 10 naciminoritatoj. En Ĉinio la nomoj de jioj kaj aliaj 20 naciminoritatoj, el kiuj iuj havas la familian nomon kaj aliaj ne, konsistas el pluraj partoj. Ankaŭ la nacioj, kiuj uzas la han-lingvon, havas siajn proprajn trajtojn ĉi-flanke. La ĉinaj nomoj estas multformaj kaj enhavoriĉaj.

Familiaj nomoj

Kontraŭe al la kutimo de la okcidentanoj, la ĉinoj metas la familian nomon antaŭen kaj la personan posten, ĉar en Ĉinio la familiaj nomoj naskiĝis pli frue ol la personaj, kaj plie, la antaŭaj havas apartan signifon en la homa koncepto. En la patriarka klana socio de Ĉinio la familia pozicio kaj sang-rilato estis bazo por distingi la interrilatojn de la homoj kaj ĉi-flanke la familia nomo estis la plej grava marko. La ĉinoj rigardis generadon la plej granda afero en sia vivo kaj tiun ĉi taskon devis plenumi viroj ekskluzive, tial la ĉinoj ĉiam portas la familian nomon de sia patro.

La historio de familia nomo en Ĉinio komenciĝis antaŭ 5 000 jaroj. Oni uzis pli ol 6 000 familiajn nomojn. Iuj devenis de la landnomoj Zhou, Chen, Wu, Lu, Song kaj Zheng; aliaj de oficoj kaj rangoj, kiaj Sima (ŝtatoficisto de milita afero), Wang (reĝo) kaj Hou (markizo); triaj de loknomoj, kia Guo (urbomuro); kvaraj de profesioj de la antaŭuloj, kia Tao (ceramikisto). Kompreneble, estis ankaŭ aliaj devenoj, kiuj havis striktan rilaton kun la pozicio kaj rango de la antaŭuloj. Iuj el ili poste potenciĝis, dum la aliaj dekadencis.

Nun la ĉinoj portas ĉ. 3 000 familiajn nomojn entute kaj el ili ofte uzataj estas ĉ. 500, el kiuj la plejparto estas unu-ideogramaj kaj nur tre malmultaj du-ideogramaj, kiaj Sima kaj Ouyang. El tiuj familiaj nomoj la unuaj tri estas Zhang, Wang kaj Li, ĉiu kun pli ol 80 000 000 portantoj. Post ili sekvas la familiaj nomoj Liu, Chen, Yang, Zhao, Huang, Zhou, Wu, Xu, Sun, Hu, Zhu, Gao, Lin, He, Guo kaj Ma. Pli ol duono de la ĉinoj portas tiujn 19 familiajn nomojn.

La ĉinoj alte taksas la familian nomon kaj pro tio formiĝis rigora sistemo. Tamen kun epoka progreso ŝanĝiĝis la homa koncepto. Nun kvankam la homoj daŭre portas la familian nomon de la patro, tamen tio ne montras noblecon nek malnoblecon. Ankaŭ paliĝis la patriarka klana koncepto. Nuntempe aprobite de siaj gepatroj, oni povas porti ankaŭ la familian nomon de la patrino. Tio estis tute neebla antaŭ duonjarcento.

En Ĉinio estas miloj da familiaj nomoj en la han-lingvo, tamen la nombro de la han-lingvaj fonem-kombinoj superas nur iom pli ol 400. Pro tio multaj familiaj nomoj de la hanoj estas homofonoj. Tiel statas ankaŭ iuj personaj nomoj. Pro tio, ĉe la konatiĝo oni devas klarigi, kiu ideogramo montras la familian nomon.

En la feŭda socio, pro malalta socia pozicio, ĉinaj virinoj ne havis sian personan nomon, tial ili portis nur la familian nomon de la patro kaj post edziniĝo ankaŭ tiun de la edzo, kaj tiam ili metis la familian nomon de la edzo antaŭen kaj tiun de la patro malantaŭen. Sed nun ĉiuj virinoj havas sian propran nomon, kiu ne ŝanĝiĝas post la edziniĝo.

Persona kaj aldotiĝa nomo

Familia nomo estas tre grava, dum la persona estas en dependeco. Antaŭe la nomoj de Ĉinoj estis pli komplikaj ol tiuj de la nunaj. Iuj ĉinoj havis plurajn nomojn, tamen el ili plej gravis persona kaj adoltiĝa, signife interligitaj. Kutime, la gepatroj, ĉefe la patro, donis infanan kaj personan nomojn al la bebo 3 monatojn post ĝia naskiĝo. En iuj lokoj oni ankaŭ petis la avon doni tiajn nomojn al la nep(in)o. Ĝenerale dirite, la tiel nomata persona nomo estas oficiala, kiu rolas en la tuta homa vivo. Kaj la infana nomo estis uzata inter la familianoj, parencoj kaj intimaj amikoj. Ĝi ne plu estis uzata, post kiam oni atingis adoltiĝon. La infana nomo estas familiara kaj vulgara, dum la persona estas ĝentila kaj serioza. Antaŭe, kiam la homoj atingis la aĝon de 20 jaroj, ili donis al si adoltiĝan nomon. Kaj la uzado de persona kaj adoltiĝa nomoj estis ja malsama. La persona estis donita de la gepatroj, tial la gepatroj, geavoj kaj aliaj supergeneraciuloj vokis per ĝi, kaj la nom-portantoj nomis sin mem ankaŭ per ĝi, dum la samgeneraciuloj, posteuloj kaj tiuj, kies pozicio estis malalta, devis voki per la adoltiĝa por montri respekton. Ekz. la persona nomo de Konfuceo estis Qiu kaj lia adoltiĝa - Zhongni. Liaj disĉiploj nomis lin per Zhongni.

La sistemo de persona kaj adoltiĝa nomoj daŭris ĝis 1949. Nun iuj maljunuloj havas adoltiĝan nomon, sed la mezaĝuloj kaj junuloj ne. Nuntempe persona nomo jam identiĝis kun la adoltiĝa. La modernaj homoj uzas la nomon tute liberigite el la antaŭaj tabuoj. Kompreneble, estas ne dece rekte voki la gepatrojn kaj aliajn supergeneraciulojn per ilia persona nomo. Ĝenerale, oni vokas siajn konatojn per la familia nomo kun lao (por pli-olmezaĝa) aŭ xiao (por juna) antaŭe, tute sen la persona nomo, kio montras intimecon kaj ankaŭ respekton.

En la patriarka klana socio estis observataj multaj reguloj de nomado, krom la supre menciitaj, estas ankaŭ grava regulo, t.e. unu sama ideogramo estas uzata en la persona nomo de la samgeneraciuloj de la sama klano. Tio vidiĝas en la nomoj de iuj junuloj kaj multaj mezaĝuloj.

La homaj nomoj ŝanĝiĝas kun tempopaso. La uzado de unu-ideograma persona nomo multe kreskis en la lastaj 20-30 jaroj. Tio estas utila por simpligi la nomojn, tamen tio multe pliigis la nombron de tiuj, kiuj havas unu saman nomon.

Viroj kaj virinoj

Estas klara diferenco inter la nomoj de la viroj kaj virinoj. La nomoj de viroj montras bravecon, firmecon kaj altan aspiron, signifante land-prosperiĝon, monton, riveron, sanktulon kaj heroon, dum tiuj de virinoj montras belecon kaj tenerecon kun la signifo de juveloj, herboj, floroj, birdoj, virtoj k.a. En la viraj nomoj oni ofte uzas la ideogramojn prononcatajn kiel ming (brilo), guo (lando), de (virto), dong (oriento), guang (lumo) ktp., dum en la virinaj ofte vidiĝas la ideogramoj prononcataj kiel xiu (beleco), yu (jado), fan-- (ĉarmo), mei (umeo), chun (printempo) ktp. El tiuj ideogramoj oni povas faris multajn vortkombinojn, kiaj jianguo (landokonstruo), xiuying (bela floro) k.a. Laŭ la nomoj oni povas scii, ĉu tio montras viron aŭ virinon. Kompreneble, troviĝas virinaj nomoj, kiujn uzas ankaŭ viroj aŭ inverse.

Hodiaŭ, kvankam la tradiciaj kutimoj ludas ian rolon, tamen en nomado oni jam liberigis sin el la kateno de rutinaj reguloj kaj la nomoj multe simpliĝis. Ĉiu homo uzas nur unu nomon kaj lia infana nomo estas unu ideogramo citita el la oficiala nomo, kun xiao aŭ a antaŭe por esprimi intimecon. Nun la supre diritaj ideogramoj estas jam malmulte uzataj en nomado de la infanoj, naskiĝintaj en la 90-aj jaroj. Junaj gepatroj fosas en vortaro aŭ serĉas klasikajojn, por ke la nomo de ilia infano konsistu el bonaŭguraj kaj belsonaj vortoj.

Pri la transskribo de ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj

La revuo El Popola Ĉinio (EPĈ) dum jaroj jam pripensis kaj traktis la transskriban problemon de ĉinaj nomoj. Kvankam en Ĉinio estas la unuigitaj Ĉinaj ideogramoj, tamen pro la teritoria vasteco la prononco de la samaj ideogramoj estas multe diferenca en malsamaj lokoj. Por unuigi la prononcon, faciligi komunikadon kaj interŝanĝon, la Ĉina registaro ellaboris projekton por la Ĉina fonetika alfabeto, kiu nun estas uzata ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en la mondo. Ĝi estas norma transskriba sistemo por Ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj.

Tamen uzado de la Ĉina fonetika alfabeto portis ankaŭ ian malfacilon por la legantoj de EPĈ, kiuj ne konas han-lingvon, alinome la Ĉinan lingvon. Iuj el la legantoj skribis al EPĈ kun propono transskribi Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn per Esperantaj literoj. Ankaŭ la redakcio de EPĈ donis grandan atenton al tiu problemo kaj faris provadon. De majo 1984 la revuo per Esperantaj literoj transskribis la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn, kio unuflanke faciligis al la legantoj la legadon kaj alifianke portis al ili ian konfuzon kaj miskomprenon. Ĉar la Esperantaj fonemoj multe diferencas de la hanlingvaj, absolute neeblas precize esperantigi la Ĉinajn personajn kaj lokajn nomojn kaj la skriboj de la esperantigitaj Ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj estas diferencaj de tiuj ĝenerale uzataj internacie.

Por solvi tiun problemon decidis EPĈ, ekde 1989, denove uzi la Ĉinan fonetikan alfabeton en transskribo de Ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj kaj metis la Esperantajn literojn en krampoj post la koncernaj nomoj, kiam ili unuafoje aperis en la artikolo. De 1990 EPĈ forigis la krampojn. Petate de la legantoj ekde la januara numero, 1996, la revuo denove alprenis la krampojn. Por ke la legantoj konu la Ĉinan fonetikon, la revuo konigos ĝiajn regulojn kaj regule konigos la tabelon por kompari la Ĉinan fonetikon kun la Esperanta.

Efektive la Ĉina fonetika alfabeto ne estas komplika. Ĝi havas 26 latinajn literojn. Tiuj literoj kaj literkombinoj povas dividiĝi en 2 partojn, t.e. konsonantojn kaj vokalojn. Ĉiu Ĉina ideogramo prononciĝas per vokalo aŭ konsonanto kaj vokalo kune. En la alfabeto estas entute 21 konsonantoj kaj konsonant-kombinoj : b p m f d t n l g k h j q x zh ch sh r z c s, kaj 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj : i e a u o ü ie ia ua uo ne ei ai ao ou iao iou uei uai in en an un ian uen uan üan ing eng ang ong iang iong ueng kaj uang. El tio oni vidas, ke ankaŭ en la Ĉina lingvo la vokaloj estas ĉefaj sonoj kaj la silaboj estas kompare fiksaj. La supre diritaj 21 konsonantoj kaj 35 vokaloj en la kombino observas certajn regulojn. Iliaj kombinoj estas malpli ol 400, alivorte, se oni bone posedas la supre diritajn literojn kaj iliajn kombinojn, do estos ne malfacile prononci ĉiujn vortojn. Sube oni listigis vokalojn kaj konsonantojn en la Ĉina fonetika alfabeto, kiuj estas malfacile posedeblaj, kaj komparas iliajn prononcojn kun Esperantaj :

j = gj q = ĉj x = ŝj zh = ĝ ch = ĉ sh = ŝ r = ĵ ü = ju ie = je ia = ja ua = üa uo = uuo üe = juue ei = ej ai = aj ao = aŭ ou = u iao = jaŭ iou = juu uei = uej uai = uaj ian = jan uen = uen üan = uan üan = juan iang = jang iong = jong ueng = uueng uang = uuang'

zhǔyīn pīnyīn Esperante API   zhǔyīn pīnyīn Esperante API   zhǔyīn pīnyīn Esperante API   zhǔyīn pīnyīn Esperante API
Konsonantoj (aŭ 聲母 shēngmǔ)
b b   p p   m m m   f f f
d d   t t   n n n   l l l
g g   k k   h h x          
j gj ʥ̥   q ĉj ʨʰ   x ŝj ɕ   y j j
zh ĝ ɖʐ̥   ch ĉ ʈʂʰ   sh ŝ ʂ   r ĵ ʐ
z z ʣ̥   c c ʦʰ   s s s   w ŭ w
Vokaloj (aŭ 韻母 yùnmǔ)
a a a   o o o   e e ɤ   ê ŝ ɛ
ai aj ai   ei ej ei   ao aʊ   ou u ou
an an an   en en ǝn   ang ang ɑŋ   eng eng ǝŋ
ü ŭ y   i i i   u u u   er er ɚ
Tonoj (aŭ 聲調 shēngdiào)
1 : nenio ˉ   2 : ˊ ˊ   3 : ˇ ˇ   4 : ˋ ˋ

Estas menciinde, ke

  • A. La supre diritaj Esperantaj prononcoj estas nur proksimumaj, sed ne precizaj.
  • B. En la ĉina lingvo kvankam kelkaj vokalkombinoj konsistas el 2 aŭ 3 vokaloj, tamen ili restas unu silabo, kiu devas esti rigardata kiel unu tuto. El tiuj vokal-kombinoj nur unu vokala litero devas esti akcentita, dum la ceteraj funkcias kiel duonvokaloj, ekz. i estas prononcata kiel j kaj u kiel ŭ. La zorgema studo de la supra komparo konigas, kiuj el ili estas akcentitaj kaj kiuj ne.
  • C. La vokalaj kombinoj kun konsonanta litero ne estas facile prononceblaj. En ang eng ong iang ing iong uang ueng, la ng estas prononcata kiel n, sed ne n + g. ang devas esti prononcata kiel an kaj ueng kiel ŭen.
  • D. Kvankam en la konsonantaj tabeloj ne trovigas y kaj w, tamen ofte vidigas substantivoj kun y kaj w, Ĉar inter la 35 vokaloj kaj vokal-kombinoj estas 10, kies unua litero estas i, nome, i ia ie iao iou ian in iang ing kaj iong, laŭ la regulo en la skribado antaŭ i, in kaj ing oni devas aldoni y kaj en la skribado de aliaj 7 vokalaj kombinoj oni devas anstataŭigi i per y, t.e. yi ya ye yao you yan yin yang ying kaj yong. Same, se antaŭ u ne troviĝas konsonanto, oni devas aldoni w antaŭ u en la skribado, t.e. u devas esti skribita kiel wu, kaj ekz.anstataŭigi u far w. ua uo uai uei uan uen uang kaj ueng devas esti skribitaj kiel wa wo wai wei wan wen wang kaj weng respektive. Tiamaniere, kvankam la skribado estas ŝanĝita, tamen la prononcado restas sama, ĉar y prononciĝas same kiel j, kaj w kielu.
  • E. La prononco de la konsonantoj kaj de la vokaloj estas sama kiel tiuj en Esperanto. Oni devas prononci ilin kune.