Ĉinlingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉinaj verkistoj)

Ĉinlingva literaturo estas la literaturo verkita en ĉina lingvo, kaj ĝenerale konsiderita la literaturo de Ĉinio kaj de la ĉinaj komunumoj tutmonde.

Laŭlum en sia artikolo Ĉina klasika beletro en Esperanto disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo. "La libro de poezio" de Konfucio estis la unua antologio de ĉinaj poemoj. Qu Yuan (340-278 a.K.) metis la fundamenton de la ĉina romantikismo. En Han Dinastio (206-220) aperis nova poezia formo "jŭefu"-o; en Jin Dinastio (265-420) aperis Tao Yuanming, majstro de idilioj; en Tang Dinastio (618-907) aperis poetoj kiel Li Bai kaj Du Fu. En Song Dinastio (960-1279) prosperis la versoj laŭmelodiaj. Pri prozo en Jin aperis "Romano pri la Tri Regnoj", "Ĉe akvorando" kaj "Pilgrimo al la okcidento"; en Ming Dinastio (1368-1644) Feng Menglong kolektis rakontojn kaj verkis "Parabola novelaro"; en Qing Dinastio (1665-1911) aperis "Ruĝdoma sonĝo" de Cao Xueqin kaj Gao E kaj "Mirrakontoj de Liaozhai" de Pu Songling pri "fantomoj, feoj, spiritoj de vulpoj kaj aliaj bestoj" por eviti politikan subpremadon. Por teatro la Yuan Dinastio (1279-1368) estis prospera epoko por operoj.[1]

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Prozistoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj poetoj (epokvice)[redakti | redakti fonton]

Vjetnamaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭlum, Ĉina klasika beletro en Esperanto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.