Ĉinanteka grupo
El Vikipedio
| Ĉinantekaj lingvoj | |
| Tsa Jujmi | |
| Parolata en | Meksiko |
| Regiono | Oaxaca |
| Parolantoj | ĉ. 93 000 (Ethnologue) |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Oto-Manguea
|
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | neniu |
| ISO 639-2 | — |
| ISO 639-3 | — |
La Ĉinantekaj Lingvoj apartenas al la Ĉinanteka branĉo de la Oto-Manguea lingva familio. Ethnologue listas 14 diversajn parte neinterkompreneblajn specojn de la ĉinanteka.
Enhavo |
[redakti] La ĉiantekoj
La Ĉinantekoj (Chinantec) estas indiĝena popolo kiu loĝas en Oaxaca kaj Veracruz, Meksiko, aparte en la distriktoj Cuicatlán, Ixtlán De Juárez, Tuxtepec kaj Choapan. Iuj ĉinantekoj estas ankoraŭ tre tradiciaj: ili ofte portas tradician vesto kaj praktikas tradiciajn metiojn kia teksado, kaj ili ĝenerale vivtenas sin per minimuma bienado kaj malgranda-skala komerco.
[redakti] Lingvaj diversaĵoj
| Lingvo | ISO-Kodo | Kie parolata | Nombro da parolantoj |
|---|---|---|---|
| Ĉinantekoj de Chiltepec | csa | San José Chiltepec Oaxaca | 4,000 |
| Ĉinantekoj de Comaltepec | cso | Comaltepec, Norda Oaxaca | 2,000 (censo de 1990). |
| Ĉinantekoj de Lalana | cnl | 25 urboj sur la limo inter Oaxaca kaj Veracruz | 10,500 (1990 SIL). |
| Ĉinantekoj de Lealao | cle | Nordorienta Oaxaca, San Juan Lealao, Latani, Tres Arroyos, kaj La Hondura | 2,000 |
| Ĉinantekoj de Ojitlán | chj | Norda Oaxaca kaj Veracruz, urboj Minatitlan kaj Hidalgotitlan | 22,000 |
| Ĉinantekoj de Ozumacín | chz | San Pedro Ozumacín kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca | 5,000 |
| Ĉinantekoj de Palantla | cpa | San Juan Palantla kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca | 12,000 |
| Ĉinantekoj de Quiotepec (Alta tereno Chinantec) | chq | kaj ĉirkaŭbarantaj urboj, Oaxaca | 8,000 |
| Ĉinantekoj de Sochiapan | cso | Norda Oaxaca | 5,800 |
| Ĉinantekoj de Tepetolutla | cnt | Norda Oaxaca | 2,000 |
| Ĉinantekoj de Tepinapa | cte | Norda Oaxaca, Choapan Distrikto, Tre malproksima areo | 8,000 |
| Ĉinantekoj de Tlacoatzintepec | ctl | Norda Oaxaca | 2,000 |
| Ĉinantekoj de Usila | cuc | Oaxaca unu urbo en Veracruz | 9,000 |
| Ĉinantekoj de Valle Nacional | cvn | Yetla, Nordo Oaxaca | 1,000 |
[redakti] Tonoj
La ĉinanteka estas tona lingvo kaj iuj dialektoj (Usila Ĉinanteka) distingas inter kvin tonajn tonaltojn, (v. tonemo) malofta trajto en la mondaj lingvoj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La ĉinanteka lingva grupo (SIL-Meksiko)
- Sochiapam Chinantec (SIL-Meksiko)
- Fajfita konversacio en Sochiapam Chinantec (SIL-Meksiko)