Ĉinia Korporacio CNR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinia Korporacio CNR

ĉine 中国北车集团
angle China CNR Corporation

Ĉinia Korporacio CNR

ĉine 中国北车集团
angle China CNR Corporation

negoco • eksa ento vd
Dum 2008 - 1-a de junio 2015
Antaŭulo China National Railway Locomotive & Rolling Stock Industry Corporation
Sekvanto CRRC
Jura formo kompanio kun limigita respondeco
Fondita 2008
Sidejo Pekino,  Ĉinio
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Estr(ar)o Prezidanto Cui Dianguo

Estrarestro Ŭang Ligang

Agokampo konstuado de lokomotivoj kaj aliaj fervojaj veturiloj
TTT www.chinacnr.com (ĉine kaj angle)
vdr

La kompanio Ĉinia Korporacio CNR (plilongigeble pli-malpli kiel "Ĉinia Norda Relveturilfabrikejaro") - ĉine 中国北车集团, angle China CNR Corporation aŭ pli longe China North Locomotive and Rolling Stock Corporation Limited (lokomotiva kaj fervojveturila korporacio de norda Ĉinio kun limigita respondeco) - estas firmao pri konstuado de lokomotivoj kaj aliaj fervojaj veturiloj en Ĉinio. Ĝi estas plejparte ŝtate posedata, kaj estas supervidata fare de la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio.

La 23-an de aŭgusto 2011 la firmao subskribis kontrakton kun la estona firmao AS EVR Cargo pri liverado de 16 lokomotivoj al ĝi dum du jaroj. Tio estis unua kazo de vendado de ĉinaj lokomotivoj al Eŭropa Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1986 formiĝis la "Ĉinia Nacia Fervoja Lokomotiva kaj Relveturila Industria Korporacio" (LORIC, angle China National Railway Locomotive and Rolling Stock Industry Corporation) - inkluzivanta 35 produktejojn kaj 4 esplorejojn. En la jaro 2000 el tiu grupo formiĝis la "Ĉina Norda Lokomotiva kaj Relveturila Industria (Grupa) Korporacio" (angle China Northern Locomotive & Rolling Stock Industry (Group) Corporation, ankaŭ nomata China Beichi Group).[1]

La enlande precipa konkurenca entrepreno, la "Ĉina Suda Lokomotiva kaj Relveturila Industria (Grupa) Korporacio" aŭ angle China South Locomotive and Rolling Stock Industry (Group) Corporation formiĝis en 2002.[2] En 2008 la grupo reorganiziĝis je la nuna nomo, grandparte ŝtate posedata, kun malgranda posedoparto fare de la korporacioj China ChengTong Holdings Group kaj China Huarong Asset Management Corp.[3]

En la borso de Ŝanhajo la kompanio havas la kodon 601299 Arkivigite je 2012-01-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Fabrikejoj kaj esplorejoj[redakti | redakti fonton]

La korporacio havas multajn filiojn en pluraj lokoj de Ĉinio:[4]

  • fervoja transportila kompanio Pekino 7-a de februaro (angle Beijing February 7th Railway Transportation Equipment Company, Limited))
  • fervoja transportmaŝinara kompanio Pekino Nankou (angle (Beijing Nankou Railway Transportation Machinery Company, Limited))
  • fervoj-vagona kompanio Ĉangĉuno (angle Changchun Railway Coach Company, Limited)
  • fervoj-veturila kompanio Ĉangĉuno (angle Changchun Railway Vehicle Company, Limited)
  • lokomotiva kaj relveturila kompanio Daliano (angle Dalian Locomotive and Rolling Stock Company, Limited)
  • lokomotiva esplorinstituto CNR Daliano (angle CNR Dalian Locomotive Research Institute Company, Limited)
  • elektra lokomotiva kompanio CNR Datongo (angle CNR Datong Electric Locomotive Company, Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Harbino (angle Harbin Railway Rolling Stock Company, Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Ĝinano (angle Ji’nan Railway Rolling Stock Company, Limited)
  • fervoj-transportila kompanio Lanĝoŭo Ĝinniu (angle Lanzhou Jinniu Railway Transportation Equipment Company, Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Ĉiĉiharo (angle Qiqihar Railway Rolling Stock Company, Limited)
  • relveturila esplorinstituto Cindao Sifango (angle Qingdao Sifang Rolling Stock Research Institute Company, Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Tangŝano (angle Tangshan Railway Vehicle Company, Ltd
  • fervoj-transportila kompanio Tangŝano (angle Tangshan Railway Transportation Equipment Company, Limited)
  • fervoj-transportila kompanio Tjanĝino (angle Tianjin LJ Railway Transport Equipment Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Tajuano (angle Taiyuan Railway Rolling Stock Company, Limited)
  • elektrila kompanio Jonĝi Ŝinŝisu (angle Yongji Xinshisu Electric Equipment Company, Limited)
  • fervoja relveturila kompanio Ŝiano (angle Xi’an Railway Rolling Stock Company, Limited)

Kompaniaj lomotivaj tipoj[redakti | redakti fonton]

  • China Railways HXD2, HXD2B, HXD2C kaj HXD3 (Ĉinio)
  • KTM Class 29 (Malajzio)
  • NZR DL class (Nov-Zelando)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo firmaa (paĝo anglalingva Arkivigite je 2010-12-26 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉinlingva) Arkivigite je 2011-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. informo de la Ĉina Suda Korporacio. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2011-08-26.
  3. artikolo de Georgo Gao en la retejo autonews.gasgoo.com en julio 2008 (angle). Arkivita el la originalo je 2010-12-19. Alirita 2011-08-26.
  4. informo firmaa (paĝo anglalingva). Arkivita el la originalo je 2010-12-26. Alirita 2011-08-26.