Ĉiripaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiripaoj
Indiĝenaj popolojetno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

'Ĉiripaoj en Esperantochiripás [ĉiriPA]s, avá-guaraníes, avakatuetés, avá katú etés, avá chiripás, tsiripá [ĉiriPA] aŭ apytaré memnomitaj ñandevá (la ni) en Brazilo, estas indiĝena popolo el la grupo de la gvaranioj kiu loĝas ĉefe en Paragvajo en la zono limigita de la rivero Paranao kaj de la riveroj Acaray kaj Jejuí, dum en Brazilo ili kunvivas kun aliaj grupoj gvaraniaj en domaroj de la ŝtatoj Suda Mato-Groso (kie ili estas nomataj simple gvaranioj), Paranao kaj Sanpaŭlio. La termino ñandevá estas uzata en Paragvajo por aludi al la tapieteoj. En Argentino ili troviĝas nur en malgrandaj grupoj kiuj loĝas inter la mbjaoj en la provinco Misiones. Ili estas tre senkulturigitaj sed pluhavas siajn dialektojn kaj tradiciojn religiajn.

En Paragvajo ĉirkaŭ 2002, estis ĉirkaŭ 6.918 personoj de tiu etno (1.900 parolantoj de la lingvo).[1] Loĝantoj en Brazilo (ĉirkaŭ 4.900) kaj en Argentino estas inkluditaj ĝenerale en la nombroj de la paí tavyterá (aŭ kaiwá), mbjaoj kaj aliaj gvaraniaj popoloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]