Ĉirkaŭfortikaĵo de Mühlhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la urbomuro kun muzeoj.
Remparo ĉe la Mario-pordego, dekstre la Raben-turo.

La Ĉirkaŭfortikaĵo de Mühlhausen (germane: Historische Wehranlage) troviĝas en en Mühlhausen, Holzstraße.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 12-a jarcento la reĝa urbo Mühlhausen konsistis el pluraj relative memstaraj setlejo ĉirkaŭ burgo. Dum la lasta triono de la sama jarcento komenciĝis la konstruo de ĉ. 3 kilometrojn longa kaj de ĉ. 49 hektarojn ampleksa urbomuroringo, kiu - malgraŭ postaj ŝanĝoj - kvazaŭ komplete konserviĝis ĝis nun. Ankoraŭ en niaj tagoj la tuto ravas kaj substrekas la iaman gravecon de la urbo.

Uzo muzea[redakti | redakti fonton]

Disde la urben spektanta parto de la Interna Mario-pordego eblas viziti la muzeajn ĉirkaŭfortikaĵajn erojn sur distanco de ĉ. 200 metroj. Krome la platformo de sur la Raben-turo ofertas belegan panoramon super la tutan urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. Tri defendoturoj montras la evoluon de mezepoka rempara konstruado. La unue ene de la muro konstruitaj turoj (Sackgassen-turo) poste forlasis la muraron (Hospital-turo) kaj estis fine metitaj antaŭ la muroj (Raben-turo) por ebligi ankaŭ flankan defendadon krom frontan.

Sur la stumpoj de malkonstruitaj turoj metitits je la fino de la 18-a jarcento ĝardendometoj, kiuj nun estas en muzea uzo. Ili aranĝitis parte kiel bidermajraj salonoj, parte ili ofertas specialajn temojn pri la urba historio (defendohistorio, bildserioj de la urbo, festoj en Mühlhausen, incendioj, fajroestingado kaj -prevento, memoraĵoj/suveniroj pri Mühlhausen).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 119-120

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine