Ĉistenka komunumo (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉistenka komunumo
Origina nomo ruse Чистенский сельский совет
ukraine Чистенська сільська рада
krime-tatare Acı Qal köy şurası
rural settlement in Russia • rural council of Ukraine
Administrado
Lando  Ukrainio
Estas parto de Simferopola distrikto
Inkludas 7 vilaĝojn
Administra centro Ĉistenko
Politiko
Estro Miĥail Pavloviĉ KULEŜOV (2013)
Demografio
Oficialaj lingvoj ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 8 483
Loĝdenso 132,5 loĝ./km²
Plej multnombraj nacioj rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Geografio
Areo 64 km² (6 400 ha)
Averaĝaj altoj ĉ. 250-300 m
Ĉistenka komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Ĉistenka komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Geografia situo 44° 52′ 50″ N, 34° 2′ 40″ O (mapo)44.88055555555634.044444444444Koordinatoj: 44° 52′ 50″ N, 34° 2′ 40″ O (mapo)
Ĉistenka komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
Ĉistenka komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
DEC
Ĉistenka komunumo (Krimeo)
Ĉistenka komunumo (Krimeo)
Situo de Ĉistenka komunumo
Hor-zono UTC+2
Kodoj
Telefona kodo +380-652
Poŝtkodoj 97570-97574
ISO 3166-2 UA
vdr

Ĉistenka komunumo (ruse Чистенский сельский совет, ukraine Чистенська сільська рада, krime-tatare Acı Qal köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝia administra centro estas la vilaĝo Ĉistenko.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la sud-okcidenta parto de la Simferopola distrikto, okupante la deklivojn de la Interna kaj Ekstera montoĉenoj de la Krimea montaro, la laŭlongvan valon inter tiuj kaj ankaŭ la supran parton de la valo de la rivero Okcidenta Bulganako. La komunumo najbaras: norde — la okcidentan parton de la Perova komunumo, nord-oriente — la Simferopolan municipon, oriente — la orientan parton de la Perova komunumo, sude kaj okcidente — la Baĥĉisarajan distrikton, nord-okcidente — la Poĵarskan komunumon.

La komunumo kovras la areon de 6,4 mil hektaroj[1] kaj laŭ la informoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 estas loĝata de 8483 homoj[2]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 30 homoj[3]. La komunumo estis formita en la jaro 1925[1].

La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97570, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Ĉistenkoje, ul. Sovetskaja 25.

Konsisto de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas 7 vilaĝoj, kelkaj el ili situas tre proksime al Simferopolo kaj povas esti konsiderataj kiel ĝiaj antaŭurboj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro. En la komunumo troviĝas kultur-domo, kelkaj mezlernejoj kaj antaŭlernejoj, kelkaj malgrandaj medicinejoj.

Tra la teritorio de la komunumo pasas la aŭtovojo kaj fervoja linio SimferopoloBaĥĉisarajoSebastopolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]