Ĉiuj Sanktuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉiuj sanktuloj)
Ĉiuj Sanktuloj laŭ Fra Angelico

La tago de Ĉiuj Sanktuloj (latine: Omnium Sanctorum) estas katolika festo, kiu okazas ĉiun 1-an de novembro. Oni honoras en tiu tago ĉiujn sanktulojn agnoskitajn de la romkatolika eklezio.

Pola tombejo en Sanok dum Ĉiuj Sanktuloj
Pola tombejo dum Ĉiuj Sanktuloj

Ĉiuj Sanktuloj antaŭas la tagon de la mortintoj, kiun oni festas la 2-an de novembro kaj pro tio multfoje oni rilatas ambaŭajn senrilatajn festojn; tre ofte homoj popole uzas la nomon de Ĉiuj Sanktuloj por aludi al ambaŭaj aŭ nur plej ofte al la tago de la mortintoj, kiu pro tabuaj kialoj ne estas tiom facile aŭ agrable direbla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj Sanktuloj, kiel la plej multaj grandaj liturgiaj festoj, ne devenas de la Biblio. Dum la 5-a jarcento, monaĥoj, kiuj kristanigis Irlandon, Brition kaj Gaŭlion, spertis la tradician feston Saveno komence de novembro, kiu anoncis la malhelan duonon de la jaro, tio estas vintro, la fino de la rikoltsezono. Dum la savenaj tagoj, la keltoj kredis ke la mondo de la vivantoj komunikiĝis kun tiu de la dioj je simbola nivelo. Dum tiu festo okazis multaj druidaj ritoj, bankedoj kaj drinkado. Tiuj ritoj, firme ankritaj en la kampara kulturo daŭris longe post kristanigo de la popoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En okupata de germanoj Pollando la 1-an de novembro 1941 Ĝenerala Gubernio nuligis la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]