Staŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉiujara)

Staŭdo estas plurjara herbo, foje duonligneca, kiu vivas pli longe ol du jarojn kaj kies superteraj partoj forvelkas vintre, dum la subteraj partoj, kiel tubero, rizomo, bulbo aŭ la radikoj, travivas. Al staŭdoj apartenas ekzemple: irido, ajlo, primolo, lilio, frago kaj beto.

Etimologio de la vorto[redakti | redakti fonton]

Lilium Orient-Hybrido
kultivaro 'Coral Queen'

La fakesprimo staŭdo venas el la germana lingvo, sed simila vorto troviĝas ankaŭ en la dana kaj la norvega. Ĝi estas plejparte hortikultura termino, kiun uzas ankaŭ botanikistoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

Staŭdoj estas plurjaraj plantoj, kiuj restas nelignaj, male al arboj kaj arbedoj. Iliaj supergrundaj plantpartoj ne ligniĝas, sed restas herbece molaj kaj ordinare formortas post ĉiu kreskosezono. Male al aliaj herbaj plantoj, la unujaraj kaj dujaraj, la staŭdoj vivas plurajn jarojn kaj floras kaj fruktas en ĉiu jaro denove. Staŭdoj travintras per rizomoj, bulboj, bulbotuberoj, stolonoj kaj similaj rezervorganoj, kiuj troviĝas aŭ sub la grundsurfaco (geofitojkriptofitoj) aŭ ĉe la grundsurfaco (hemikriptofitoj). La plantoj rekreskas dum ĉiu vegeta periodo denove ekde la travintrintaj burĝonoj. Sed ekzistas ankaŭ aro da vintroverdaj staŭdospecioj, kiuj ne forvelkas aŭ formortas. En malvarmaj kaj mezvarmaj zonoj, staŭdoj estas tiom malaltaj, ke ili kovriĝas sub neĝo. Kune kun la lignecaj arbustoj, ili formas la plantgrupon de kamefitoj. Tropikaj ĉiamverdaj staŭdoj, ekzemple banano, povas atingi enorman grandecon.

Hortikultura sistematiko de la staŭdoj[redakti | redakti fonton]

Staŭdoj povas esti malgrandaj sukulentoj (karnecaj-sukaj staŭdoj, kiuj adaptiĝis al sekaj cirkonstancoj), sed ankaŭ pompaj staŭdegoj. Apud la veraj „florstaŭdoj“ ankaŭ la vintrorezistaj filikoj, multaj gresoj kaj bulboplantoj apartenas al la staŭdoj, same multaj akvoplantoj.

Ĝardenistoj ordigas la staŭdojn en jenaj kategorioj laŭ ilia vivmedio:

  • arbaraj staŭdoj
  • arbarrandaj staŭdoj
  • liberareaj staŭdoj
  • ŝtonĝardenaj staŭdoj
  • alpaj staudoj
  • bedstaŭdoj
  • akvobordaj staŭdoj

Uzo de staŭdoj en ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La staŭdoj en privataj kaj publikaj ĝardenoj aŭ parkoj originas el mezvarmaj zonoj de ĉiu kontinentoj. En eŭropaj landoj la sortimento de eŭropdevenaj staŭdoj kaj staŭdoj el Mediteraneaj landoj pligrandiĝis dum la lastaj tri jarcentoj pro la aldono de aziaj kaj nordamerikaj plantoj.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento plej gravis ĉefe la enlandaj spicplantoj kaj kuracplantoj. Ornamplantoj raris dum tiu tempo. Ekde la mezo de la 18-a jarcento pligrandiĝis la nombro de la staŭdospecioj pro enkonduko de novaj plantoj el ekstereŭopaj lando kaj pro intensiva novbredado. La anglaj staŭdospecialistoj William Robinson (1838–1935) kaj Gertrude Jekyll (1843-1932) ekde 1870 kombinis staŭdojn en artecaj plantaranĝoj laŭ pure estetikaj aspektoj. En Germanujo la pioniro estis la staŭdobredisto kaj ĝardenpoeto Karl Foerster. En la unua duono de la 20-a jarcento li entuziasmigis la ĝardenŝatantojn por staŭdoj per libroj kiel Blütengarten der Zukunft (Flora ĝardeno de la estonteco, 1917).

Hosta undulata

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: listo de ornamŝtaŭdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]