Ĉizilo
Ĉizilo | |
---|---|
Ĉizilo | |
Klasifiko | lignaĵista instrumentaro |
Uzata por | elbatado de pecoj de prilaborata materialo |
Ĉizilo estas ilo por eltranĉi pecojn de prilaborata materialo. Oni almetas pinton de ĉizilo al la prilaborata faco kaj batas per martelo je la alia fino de la ĉizilo. Pinto de ĉizilo plejofte estas linio sed ne punkto.
Ĉiziloj estadas:
- Por metalo, ŝtono, betono — kun relative malakra pinto.
- Por ligno — pli akra, ofte kun fusto, ĝin eblas uzi ankaŭ per manoj sen batoj.
Jen diversaj specoj de ĉiziloj:
angula ĉizilo
kurba ĉizilo
pinta ĉizilo
plata ĉizilo
plata ŝtonĉizilo
gravur-ĉizilo
mortez-ĉizilo
Se ĉizilo havas plastan aŭ lignan fuston oni devas bati ĝin nur per maleo por ne damaĝi.